30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

unu sekundon kun tiu, petega, de la forlasita povrulino. Kvazaŭ

tranĉeŝo. Bruske, li tiris sian novan konkeraĵon en taksion kaj

sage malaperis. Tiel rapide, ke mi eĉ ne havis la okazon pripensi

la ideon ĉu likvidi la friponon tie kaj tiam, aŭ ne. La kudristineto

aliflanke konsistigis obstaklon por lia ambicio. Li deziris ŝin

ekzilita al Luno. Repa, se necese.

Kolero tamen estas sensignifa koncepto por mi. Same kiel

kompato. Al mi estas glacie indiferente kion faras, aspiras aŭ

pensas miaj celtabuloj. Ĉu ili estas valoraj elementoj en sia

komunumo, aŭ superfluaj parazitoj. Ĉu suferantoj aŭ ĝuantoj. Ili

estas por mi nuraj ofoj, nuraj peonoj ŝovotaj sur ŝaktabulo.

Likvidotaj. Sen ke la motivo por tio tuŝas min.

Do, ĉar la plano antaŭvidis ke mi tranĉu la vivofadenon de tiu

malfeliĉa mildulino, anstataŭ tiun de la senskrupula deloginto, mi

tute ne hezitis. Jam estis mi ĉe la mizera bivako. Senbrue mi enplonĝis

la senĝojan ĉambreton. La kokidino sidis sur taŭzita litotolaĵo.

Eĉ ne moviĝis pro mia eniro. Ŝi nur alrigardis min per ruĝrandaj,

kaviĝintaj okuloj. El kiuj perlis plu neniu larmo. La tuta

rezervo kredeble estis sekiĝinta.

Mi faris geston, kvazaŭ por ion ekrasli. Sed abrupte ŝi eligis

dolorkrion. Malesperan. Eksaltis al la okulaĵo, kaj ĵete malfermis

ties klapojn. Rapidege ŝi grimpis sur la sojlon. Kvazaŭ sciureto.

Kaj lasis fali sian junan, delikatan korpon. Naŭ etaĝojn suben. Al

la ŝtonpavimo.

Post du-tri minutoj mi jam povis trastreki ankaŭ tiun eron de mia

agendo. Estintis facila ĝobeto. Mi eĉ ne bezonis apliki perforton.

Nek pafilon. Nek alian mortigan eŝon.

98

Tiam mi devis vere hastegi, se mi ne volis maltrafi la sekvontan

dupon en mia notkajero por tiu tago: grasa grapejdirektisto,

transen de la popolaĉa kvartalo. Li staris senbride fulmanta

kontraŭ kelkajn subulojn de sia stabo. Ekruĝegis lia dikvanga

napo. Jam de kelke da jaroj li suferadis je sekreta kormalsano.

Sed ne volis atenti la simptomojn. Ne havis eĉ onon da tempo por

tiaj privataj bagateloj.

Certe li miregis, vidante min ekaperi en lia luksa kratejo. Por

eksciti ĝis paroksismo sian laciĝintan korpomotoron; ĝis definitiva

kvietigo. Kiel sako da terpomoj li kolapsis antaŭ la konsternitaj

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!