30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

postrestis ebriulo, vundito, aŭ kadavro de konfipinto en la

defluilo.

Per bruska gesto mi trastrekis la nomon kaj signalaĵojn de la viro

en mia plenega notkajero. Levis min por lasi la korpon al sia sorto.

Ne ĉar mi timus la polon ! Multaj el ties anoj, zonrimenoj kaj

mornuloj, jam antaŭe havis aferon kun mi. Bone konas mian

vizaĝon. Sed mia pozicio estas tro solida kaj mia potenco tro

granda. Tiel ke eĉ la granda polano mem ne kuraĝus serĉi

kverelon kun mi. Li scias tro bone ke mi havas adjutantojn kaj

intrigantojn ĉie. Ĝis en la plej altaj tavoloj de la burĝa socio. Kaj

ke mi malofte indulgas tiun kiu volas fari kindanojn.

Tio ne signifas, ke mi dependas de gvidokoj por efektivigo de miaj

planoj. Sufiĉe ofte mi ja laboras sola por fari disciplinon en la

organizaĵo. Sen interveno de fremdaj handoj. Tre efike.

Nu, la sekvanta nomo sur mia agendo konceris ĝuste tian senperan

kazon. Temis pri drama amhistorio: kudristineto, kiu per

sia tuta koro enamiĝis en ĝigolon senmoralan, kiu aniĝis al ekspluatantoj

de noktoklubo. Iun dimanĉon kiam li, kun kelke da

kompanoj, traveturis ŝian vilaĝon, paneis lia zinkaĵo. Estis

festotago. Kun vilaĝa balo. Li scipovis glate kaj karese rasli. Pentri

antaŭ ŝia avida naiveco bildojn de edena estonteco en la urbo.

Estis ŝia unua kiso sur la buŝo.

La postan tagon ŝi kuris for el la hejmo, apenaŭ plenaĝa. Kun

malbeno de la geolduloj kaj malpermeso iam reveni. La kunŝparitan

dineron de sia modesta manlaboro, ŝi kunportis. Por fivivadi

en strasa paradizo apud la malinda ljubato. Ŝi estis pupeto,

ludilo en liaj fiaj pinĉiloj. Kiuj same facile scipovis disspezi ŝian

ŝparmonon kiel karesi ŝian veluran korpon. Kaj misuzi.

Post tri monatoj de pasia kunvivado, ilia ledaĵo jam malplenis. Kaj

la senartifika knabina sekso jam tedis. Ekkrevis la sapveziko de

ŝia feliĉo. Li diris simple adiaŭ kaj ne revenis plu al la komuna

luĉambro.

Sed tiel senproteste ŝi ne rezignis. Ŝi batalis por la karega revo pri

feliĉo. Serĉadis lin en la giganta malamika stratlabirinto. Dumtage

kaj dumnokte. Ĝis preskaŭ elĉerpiĝo.

Tiam subite, jen li en akompano de fama simeristino. Riĉegulino.

Kiun li ameme tenis ĉe la talio. Lia furioza rigardo interkruciĝis

97

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!