30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

4.5 El la Agendo de Murdisto

96

Sub 2.3 mi asertis ke normala priskriba prozo ne taŭgas por prezenti

slangon; tio kredeble estas vero, sed tiu-ĉi stilformo estas tiel facile

aplikebla — kontraŭe al vervaj dialogoj — ke eĉ mi mem kuraĝis

elmemore rekonstrui per ĝi iun originalan rakonteton de plu ne konata

aŭtoro. (M.H.)

Ruĝblua strio klakis el la kurtmuzela kalibro. Dufoje. La mutaj

domoj de la obskura grandurba strateto pilkoludis kelkajn

momentojn kun la elastaj eĥoj. Tiam ilin plusendis al la heliĝanta

kupolo frumatena.

Mia adjutanto ne malŝparis tempon, por kontroli la efikon de siaj

bluaj faboj. Vidinte la celtabulon sinki en miajn brakojn, li

ekkaptis la falintan ledotekon kaj ventumis ĉirkaŭ la angulon.

Karminaj bersukospuroj glustriis la esprimon de timego, rigidiĝantan

sur la fasado de mia viktimo. Miksiĝis kun la malpuraĉaj

grasrondoj sur lia ĉifonita ĉemizo. Oscedis du truoj en lia kapaĉo.

Plurfoje tiu-ĉi ragulo jam estis alfruntinta min. Kaj plurfoje

sukcesinta elturniĝi. Iel. Sed nun lia meĉo estis finkonsumita.

Definitive. Li ja tre bone sciis pri la granda risko fari ion ekster

kontrolo kaj ordono de la brigado. Rompi ĝian neskribitan leĝon.

Tamen, li kuraĝis trabreĉi. La granda kvanto da neĝo, kiun estis

en la antaŭa vespero al li disponiginta la kuriero, pruviĝis tro

granda tento. Ĝi reprezentis supermezuran grapon. Senliman

riĉegon. Por la tuta vivo. La interŝtupa radeto do volis iĝi propradecida

stirilo. Sed la sindiko funkcias kiel bone ŝmirita maŝino.

Hermete. Unu horon post kiam li ne aperintis en la rendevuaj

tempo kaj loko, miaj knabegoj jam malkovris lian stajejon. Li

ankoraŭ provis ventumi, sed vane. Kaj nun lia konto soldiĝis.

Baldaŭ elirus tiu aŭ alia fru-hora paviano, el la pordo de sia

morna loĝejo. Aŭ enirus la trakon laktovendisto. Estas nekredeble

kiom ofte jam okazis dumnokta kroĉetado en tiu sama kvartalo.

Kun granda frakaso aŭ silente. Aŭ knarigo. Sen ke unu loĝanto

ĉirkaŭe atentus. Grandurbanoj ŝajnas esti denaskaj surdmutuloj.

Estas ankaŭ pli prudente, ĉu ne, okupi sin sole pri siaj propraj

diloj. Tiumaniere oni restas ŝirmita kontraŭ kukurbaĵoj kaj ne

bezonas rakonti fabelojn al polanoj. Tiuj-ĉi ja malkovru mem ĉu

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!