30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

landon kaj popolon de sia elekto, kun sia koncerna lerneja

lingvodiplomo sub la brako, kiam li malkovras ke la ordinaraj

homoj tie ŝajnas konversadi per nura karikaturo de sia propra

lingvo. Jen la distanco, la socia abismo, kiu disigas kaj probable

ĉiam disigos la adaptiĝeman popularan esprimilon disde la

konservema intelektulara esprimilo; aŭ se oni preferas: kiu disigas

parolatan lingvon disde skribata lingvo. // La konversacia lingvo

havas la vivon antaŭ si, la alia nur la muzeon. En lernejoj oni

instruas la lingvon de la gepatroj kaj en lernejaj lernolibroj tiun de

la geavoj, dum sur la strato parolatas la lingvo de morgaŭ. Ĉar tio

kio hodiaŭ estas , tio morgaŭ fariĝos

konvena kaj taŭga, se nur sufiĉe da homoj ĝin uzados dum sufiĉe

longa tempo. Per tio mi neniel volas argumenti kontraŭ la ekziston

aŭ neceson de aŭtoritataj strukturoj, kia estas ankaŭ la oficiala

koineo, sed jes kontraŭ ties mankon je vivanta aktualeco.”

Anonime – “Se poeto aŭ oratoro drapiras la lingvon ĉirkaŭ si, kiel

belegan imperiestran mantelon, tiukaze ordinara civitano pavas

per bunta slangopiĵamo.”

Ĉiel ajn, inter la abomeno de unuj kaj admiro de aliuj, elstaras la

nuda fakto, ke slango ekzistas kaj vivegas en naturlingvoj. Pro tiu

nerefutebla fakto sola ĝi meritas esti konsiderata, se ne pro ĝiaj

tre interesaj specifaj kvalitoj. Sed, inter abstrakta diro kaj

konkreta faro estas maro. La nocio “slango” ja montriĝas ege

kompleksa en praktika analizo. Tio manifestas sin jam en la

nomoj mem kiujn naciaj lingvoj donas al ĝi [laŭ O.B. FAHLKE]:

afĥane abdoltili islende slangur, hrognamål

angle cant, slang itale furbesco, gergo

arabe assttalaah, qurf japane fuĉoo, ingo

armene goĝalezu ĵide ĉesen loŝen

bulgare tarikata koree iinò, sang-mal

ĉeĥe hantýrka latine furum sermo

ĉine heei-hua, kiee-kòóu malaje télor

dane rotvælsk, slang norvege fantesprog, sjargong

dice bargoens, dieventaal perse zabaan-e zargari

estone argoo, žargoon pole žargon

france argot, langue verte portugale calão, giria

germane Gaunersprache, Rotwelsch rumene argou, cracã uscatã

9

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!