30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

4.4 Ebria Konfeso

Jo, kaj lia kunulino Loulou, estas etaj friponoj, al kiuj hazarde

kaj naive amikiĝas honesta burĝo, Marcel, kies monujon ili

ŝtelas nerimarkite, kaj kiun ili pli poste intencas utiligi por

prirabi la juvelejon en kiu tiu laboras. Ili tri nun sidas kune en la

loĝoĉambro de la friponoj, trinkantaj.

JO (kiu tre ekscitiĝas pro la alkoholo) – Honestaj homoj, tio estas

kazaco, tiuj ne ekzistas !

MARCEL – Ĉu ne ekzistas ?

JO – Ne, tiuj ne ekzistas. Kaj mi pruvos tion al ci ! (Li replenigas

sian glason.)

LOULOU – Riglu la klapon, Jo ! Ci trinkas tro multe.

JO (al Marcel) – Ĉu vi aŭdas kiel ŝi traktas min ? – (al Loulou) Ci

tamen ne provos malhelpi al mi iom paroladi ?!

LOULOU – Ho, kiam ci komencas fari prelegojn, estas mava signo!

MARCEL – Lasu ke li ekspliku !

JO – Ĉu vidas ci, li jam komprenas min ! (Prenante la manon de

Marcel): Estas drugo! Ĝis nun mi ne estis en bonaĵoj kun li, sed

ek-de hodiaŭ ne plu samas. (Li denove premas lian manon.) Ni

estas bubuloj, ĉu ne vere, Marcel ?

MARCEL – Jes.

JO – Kaj ni plu ne diros “vi” unu al la alia, ni diros “ci”. Ĉu prave ?

MARCEL – Prave.

JO – Jen, donu cian glason.

MARCEL – Ne, ne, dankon. Mi trinkis jam tro multe.

JO – Nu nu … por tintigi.

MARCEL – Ho, tial ! Bone. (Li etendas sian glason.) Dankon !

JO – Je la sano !

MARCEL – Je la sano ! (Ili tintigas siajn glasojn kaj trinkas.

Loulou eklevas la ŝultrojn kaj kuŝiĝas sur la lito.)

87

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!