Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
4.3 Cerbumado de Gorilo

84

Jen maltaŭga slangoprozo, laŭ la modelo menciita sub 2.3.

Sed, ĉar ĝi ekzistas, ĝi aperas tie-ĉi; temas pri la pripensoj de

gardisto-protektisto ĉe la enirejo de dancejo.

La fragmento estas prenita el De Penose (La Krimmedio) de Ida

Van Swieten – Joachimsthal Uitgeverijbedrijf, Amsterdam 1972.

Tiun vesperon, deĵorante sur mia sojleto, mi devis vole nevole

pensadi pri Henk. Ioma kompatindoko. Ĉar kie li ankoraŭ povus,

en sia alta aĝo, perlabori honestan panpecon ? Ĉu oni tiamaniere

ne faras el ci anon de la medio ? Iradi al la stampo ankaŭ estas tia

fuŝafero; kiam oni ricevis sian paron da bokoj en la poŝo, oni denove

la tutan tagon putre enuiĝas, ĉar oni havas neniun laboron

sub la manoj. Do refoje al la trinkuĵo. Trapuŝi tiun paron da spesdekoj;

kaj poste ? Ĝuste: ion ekstran perĝobi. Knarigeton tieĉi,prirabon

tie. Fino de la kanzoneto ? Jes, la Malonostrato.

Ĵus pasintan semajnon, aro da dobraj knabegoj trafis sur la

foltigobenketon. Taŭgaj ĉelovekoj envere, sed ankaŭ sen dece

salajrata laboro. Ili do ankaŭ ekiris kromenspezi. Ili estis

ricevintaj signalon ke en iu loko, en fum-atingo de Hago, eblis fari

taŭgan knarigon. Do, ek la knabegoj. Dum kelkaj tagoj la uĵon

okulmezuri, pridiskuti la operaciplanon kaj … enrasti la rabaĵon.

Sola tubero estis ke ili devis unue superforti domgardiston kaj ties

esposinon. Ŝrude ĉar, kiel ajn oni sin trompe vestus, personpriskribo

estas rapide kunmetita.

Kvietege, gantojn surmetinte kaj tukon survizaĝe, ili penetris en la

entreprenon. Du viroj forigos la domgardiston kaj lian edzinon de

la batalscenejo. Nu, ili revenis kun pinta nazo ! Ne la gardisto

kuŝis tie, petolante kun sia Eva en tiu lito, sed jes du mornuloj. Ili

ne seksumadis tie, sed simple atendadis la alvenon de la knabegoj.

Tiu aŭ alia sprafkinto estis signalinta al la granda polano, ke

okkazos surpriz-atako. Mi povas imagi ke la ĉelovekoj ĝisfende

ektimis kiam tiuj mornuloj saltis el la lito kaj al la ago. Por haltigi

al oni la korbatojn !

Kaj ili nun punsidadas. Kiom longe ? Nure ŝtelrompa kondamno

… ne pripensinde ! Oni puŝas vin senplie dum jaroj malantaŭ la

barilojn. Ial estas preferinde kuŝigi iun alumede; por tio ŝajnas

nuntempe rezerviĝi malpli da puno. Iomtempo da Ŝtathotelo, aŭ io

tia, kaj poste oni rajtas reiri al sia hejmo. Konsentite, ekzistas