30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

nentega kaj timiga speco — kiu, malgraŭ la fakto ke ĝi ofte

troodoras laŭ la fiaj profesioj de ĝiaj kreantoj kaj pludonantoj,

tamen surprizas kaj fascinas pro trafa ĝusteco de siaj fulme en

lumon starigitaj observoj.”

Enno ENDT – “Kiam parolanto de koineo — de tiu abstrakta kaj

relative stabila lingvo de racieco — ekkonas la popolan lingvaĵon,

li estas komence konsternita pro ĉi-ties abundo je metaforoj, pro

la floregado de sinonimoj. Li ekkonscias ke (kaj kiel) lingvo, ne

ĝenata de tradicia regularo en sia evoluo, ne fiksata de instruado,

de skriba bildo en la presado, kapablas vivi kaj ŝanĝiĝi, povas

moviĝi en ĉiutaga uzado; ke (kaj kiel) sentemo povas ludi gravan

rolon en interkompreniĝo, multe pli gravan ol en lia klera lingvo.”

[Samcite] : “La popola lingvo konkretigas; ĝi estas la lingvo de

realo kiel komuna saĝo ĝin perceptas, ĝi restas intime ligita al la

objektiva mondo de la aferoj. Tial la popola lingvo estas ankaŭ pli

viva kaj senpera (ol koineo). Kiam elegante vestita sinjoro

rakontas ke li laboregis la tutan tagon, tiam la aŭskultanto ion

ekscias enpense. Sed li ion emocie eksentas kiam popolano diras

ke li la tutan tagon “pavianis” aŭ “azenis” aŭ “eltordis al si la

brakojn” . Jen plu ne paliĝintaj dekoktaĵoj, senkolorigitaj de la

racio, distilitaj de la moralo; jen plu ne koineaj mumioj

entombigitaj en la oficialaj vortaroj. Eskapi al nekonvencieco estas

kvazaŭ transiro de la prema kaj sufoka atmosfero de civilizita vivo

enĉambra al la freŝiga vivo en libera naturo.”

Johann ERNST – “Laŭ racia rezono la ĝenerala devigo al lingvoinstruado

en elementa, mezgrada kaj altaŝtupa lernejoj, estus jam

delonge devinta doni finan mortobaton al populara slango, por

sendiskute venkigi la lingvaĵon de la lernolibroj. Sed ne: la triviala

popollingvaĵo senĝene kaj senbride floradas kia libernatura floro,

kiun ne tuŝas la impona nobeleco de ĝia moŝt-kultura parenco en

la aŭtoritata kultivejo. Oni malkovras ĝin kiel fortiksanan, klaŭnecan

estaĵon, kiu ĝuas la vivon kaj primokas la oficialan klerigon.

Se tiel estas, ke ankaŭ ĝi spertas velkoprocezon, ĝi tamen tute

trankvile povas al si permesi tiun lukson, ĉar el ĝiaj profundaj

radikoj daŭre sprosas ĉarme novaj petaloj. // Se dialektoj perdas

batalojn en la granda, senĉesa milito kun koineoj — ne lastvice

pro la intensa kaj organizita nunepoka interŝanĝado de informoj,

de varoj kaj homoj — tiukaze estas la populara slango kiu

transprenas kaj plu portas la torĉon de vereco, natureco, freŝeco.

Spite la severajn diktaĵojn de instancoj kaj de akademioj. // Plej

bona pruvo pri tio estas la konsterniĝo de fremdulo, vizitanta la

8

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!