30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

Restis dum kelkaj momentoj streĉe kviete en la strateto. Aŭdigis

sin nur la pezaj paŝoj de la duobligita gardistaro, kiu devis averti

virklientojn, ankaŭ antaŭ la drinkejo de Toosje, ke ili tie priŝtelatos.

“Aŭskultu, sinjoro,” elvenis ŝi eksteren por ekstari konfide

proksima al ni, “Mi jam delonge esperis revidi vin … Mi ŝatus ion

peti de vi … Ĉu oni ne havus portreton de Chris en la policejo ? …

Ni ja ĉiuj estas tie fotitaj por la fizjolomo, ĉu ne ? Estas ja tiel, ne

vere ? — Nu, se vi foje bonvolus peti ke ili kopiu tie pikĉon por mi?

… Mi petas … Ĉar mi havas nenion de li. Kaj tiam mi povus meti

ĝin en mian medalionon …”

“Ĉu ci vere havas neniun ajn portreton de li, Toosje ?” demandis

mia gvidanto kompate.

“Aĥ ne,” balbutis ŝi, la ruĝajn okulojn iom timemaj — “Nu, tamen

jes, sed estas unu, sur kiu li aspektas tiel … tiel stranga, almenaŭ

por la nuna situacio … Ĝi estas farita kia luktisto; nu, kaj tiel

nude … Ne, se li estus dece vestita, kun sia kolumo kaj sia

dimanĉa kostumo … Mi rajtis restadi ĉe li, en la policejo, dum du

horoj, antaŭ ol oni forkondukis lin … Tamen estis fifaro, ke vi tiel

perfide balzamis lin !”

Sed tuje ŝi rebridis sin, por la favoro de la portreto … Kaj ŝia

impeto ekdirektiĝis kontraŭ la ĵurnalaĉon en kiu oni aspektigis lin

kiel — “Nu ja, diru vi mem, ĉu ili tiel

rajtas skribi pri Chris, kiun vi ceteraj pro nuraj informoj, pro

perfido, kaj ne je la freŝa faro pojmatis!” Ĉu ne estas honto ke oni

tiaĵojn povas legi pri mia … olda kompano ?” — Kaj Toosje denove

entombigis sian vizaĝon en sian poŝtukon.

“Oĥ kidino !” – ride kriis Keetje konvulsie el malantaŭ la bufedo.

“Tamen, lin ankoraŭ frandas ci, ĉu ? Povra durakino, eltrinku

nur, kaj venu pavimumi … Mi jen havas gustegon por iu fikanto

kun amaso da dinero en poŝo !” – Kaj, antaŭ ol ŝi eltrinkis, ŝi

tintigis kontraŭ la glaseton, kiun ŝi jam estis elverŝinta por Toos

el la verda botelo.

Tio subite remetis tiun-ŝi en pli gajan senton. Ŝi reirirs internen,

ŝtupeton malsupren, en sian trinkuĵon, kiu en la noktiĝa lumo

similetis al intima ŝiprufo, englutis la brinkon kun kruela klako

de siaj makzeloj, ĝue postsmaĉis — ha, kia dolĉeco — kaj tiam

komforte eksidis sur la prirajdita ruĝa kanapo ĉirkaŭ la angulo de

la frontpordo, sur kies sojlo ni ankoraŭ iomete restis babilantaj.

79

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!