30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

konsideris, vokis nin returni, kaj ŝia raŭka voĉo fariĝis flatema

kiam ŝi demandis al mia gvidanto: “Diru, sinjoro, ĉu vi eble ion

novan aŭdis … pri Chris, mi petas ?”

La knabino havis paron da beletaj okuloj kaj per tiuj ŝi rigardis la

detektivon timeme sincere: “Ne,” diris li bonvole, “nur pere de miaj

kolegoj, kiuj kunveturigis non Leumes en la trajno, ke li ŝajnis ne

tro ĉagreniĝi.”

“Kaj tiuj wiĉoj kun ŝinko ? – kaj tiuj buterkukoj ?” – avidis ŝi,

daŭre subridante.

“Nu, li krustumis ilin kun granda apetito … Ci ja ĉiam dorlotis lin,

ne vere, Toos ?”

“Dorloti !” ekdiris ŝi pasie, “se mi en iu vespero perlaboris kvardek

Guldenojn, tiam estis tridek kvin por li … Eĉ la grundo sur kiu li

iris estis miaguste ne sufiĉe varma …”

Kaj tiam, ree ridante pro sia kortuŝiteco, ŝi diris senkulpige: “Jes,

mi estas komplete enljubiĝinta en Chris, mi volonte konsentas.

Kaj tamen li povis agi kiel besto kontraŭ min … batis min en la

nokto per vipilo sufiĉe ofte … Tiu rigida dikfingro, pri kiu vi certe

ankoraŭ memoras, sinjoro, ĉu ne ? … Vi tiam ja mem vizitis lin en

la malsanulejo ?”

“Tiun fojon pro la skabio ?”

“Aĥ ne, tiun fojon kiam mi pikis lin per tranĉilo … Mia dikfingro

daŭre restas rigida pro ĝi; komprenu: ĝi deglitis, la artiko ekpendis

malfikse. Ĉu ne strange kiel oni povas konduti ? Kaj nun,

ke oni forkondukis lin de mi, miaj brakoj estas kvazaŭ senmuskolaj

… Akceptas mi plu neniun knabegon supre … ĉu vere

aŭ ne, Kee [Catharina] ?”

“Jes,” – brue ridis Keetje de malantaŭ la verŝokesto, kvazaŭ ŝi

estus iom pjanja – “jes, ŝi fandiĝas pro sadneso, tiu tratruita

lombardotikedo. Aĥ, bubino, serĉu zabavlon … Ĉu ni povas trinki

glaseton je via kosto, sinjoro ?”

“Ĉu ci scias, kio li kunportis de ci, Toos?” denove demandis la

civilisto bonkore — “Cian hartufon kaj cian testudan kombilon.”

Kaj ŝi, ĝoje surprizite: “Nu, atenoje, tiujn mi ege serĉadis !”

“Eble kiel memoraĵojn, ĉu ?” — alrigardis ŝin mia gvidanto

demande. Sed je tio Toosje deturnis sin, malestime glutante tra

siaj larmoj: “Kiel sciu mï, kion tiu duraka …”

78

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!