30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

4.2 Amo de Piĉulino

Antaŭ la unua mondmilito, la urbestraro de Rotterdam en

Nederlando decidis malkonstrui fifaman kvartalaĉon kaj

anstataŭigi ĝin per pli higienaj kaj komfortaj domoj. Ĝia

proletara loĝantaro devis malaperi. Pro ŝato por tiuj mizeraj

homoj kaj kompato pri ilia situacio, la aŭtoro, M.J. Brusse,

decidis verki dokumentan skizon pri ilia vivo kaj pri la

kondamnita pentrinda ĉirkaŭaĵo. Li akiris la helpon de

civilpolicisto, kiu bonege konis la kvartalon kaj ĝian

kanajlaron, kaj kiu gvidis lin malantaŭ la kulisojn

Tiun vesperon ni estis denove dum longa tempo promenadinta en

la Poldero-kvartalo; estis tiel mizere malplena tie, en la nebuleca

vetero. Domaĝe malĝoje resonis dancmuziko tra la pale malvarma

strato. Kaj nenie troviĝis klientoj en la drinkejoj.

“Venu, ni reiru hejmen. Estas ja vane hodiaŭ vespere.” Je tio ni

enpaŝis strateton, kiu ebligus eliri el la ŝmireca vetero kaj al la

Cool-remparo, al iom pli sociama lumo… kiom “ankoraŭ” posedas

nia urbocentro sociamon en malfruaj horoj. Ĉar ni estis sufiĉe

fridum-antaj en nia supren klapitaj kolumoj; frostotremaj pro tiu

malgaja etoso. — Tondre jes, kelkafoje povas esti kruelege

senkonsole tie !

Precipe en tiuj transversaj stratoj, kiuj en sia nigra dezerteco

tamen ĉiam maldorme sidas lukantaj ĉu pretervagas bubego, por

logi lin internen kaj por, malantaŭe en siaj mallumaj domaĉoj, lin

agumi; en tiuj kadukaj loĝejoj, ambaŭflanke de la malplena sulko,

kie oni ektimas pro kato kiu sidas embuskante ratojn — kaj inter

ĉiuj tiuj blinde fiksrigardantaj fenestroj nur ie-tie fendeto de

duonlumo laŭ la borderaĵo de kurteneto, kvazaŭ oni estus tie

gardanta malsanulon …

Tiam, je la klakbruado de niaj paŝoj tra tiu nokte kvieta

stratetaĉo, singarde malfermiĝis tintopordeto; iu trompkaŝe siblis

kaj lispis alloge. — “Bonan vesperon, Toosje [Antonia]” —

respondis aferece maldelikate la policano. Kaj, ĉe la preterpaso,

afable aldonante trans la ŝultron: “Estas kvietete hodiaŭ vespere,

ĉu ne ?”

Konsternite, la virino staris unu momenton subridanta. “Jen

surprizo! — Navere, mi ne rekonis vin, sciu …” Kaj subite ridante

alinterne: “Ne, bubino!” ŝi ekridegis troige. Sed tuje ŝi re-

77

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!