30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

4. KRESTOMATIO

4.1 Antaŭparolo

Kara leganto, en la sekvanta parto vi renkontos tekstojn facilajn

kaj malfacilajn, tekstojn preskaŭ virgajn je slangaĵoj kaj tekstojn

plenŝtopitajn per ili. Ĉiu el ili ja spegulas la varieman formon de

sia originalo, ĉar mi sufiĉe skrupule respektis tiun formon. Sekve,

se tiu aŭ alia fragmento estas nur pene komprenebla al vi, kaj

postulas konsulti la vortareton, precipe se muntita en dialekta

kunteksto, memoru ke ĝi ankaŭ estas tia en la nacia vesto. Jena

rimarko pri la kvalito de ĉiena varo ne volas konsistigi pretekston

por senkulpigi min aŭ mian metodon pri malglataĵoj, ĉar mi estas

erarema homo, kiu ne ĉiam trovis la plej prudentan solvon, ne

ĉiam tradukis ĝuste, aŭ ne ĉiam lerte aplikis sian propran

regularon. Sed ĝi konsistigas averton ke vi bonvolu ne kritiki en la

internacilingva traduko tion kio eventuale estas kritikinda en la

nacilingva originalo.

En simila perspektivo vi konsideru, ke slangoliteraturo ofte kaj

facile kreskas sur pornografia sterkobedo. Mi provis elekti sole

verkojn aŭ fragmentojn en kiuj la beletra parfumo aŭ la spriteco

sufiĉe superas la fiprozan fetoron, kondamnante tiumaniere sufiĉe

grandan kvanton da publicaĵoj, kiuj el sola terminfarada vidpunkto

estintus tamen interesaj. Sed, ĉar morala aŭ arta pritakso

ege ligiĝas al privataj preferoj subjektivaj, la rezulto ne povos

kontentigi ĉiujn. Krome, inter la jes menciitaj fragmentoj troviĝas

ie-tie ankaŭ hazarde blanka viandaĵo fortranĉita el cetere putra

korpo; ties aperigo do neniel garantias la moralan karakteron de

la koncerna verko entute.

Mi do petas vian pardonon pri la fakto ke tiu aŭ alia verko estas

prezentita aŭ ne prezentita, ke tiu aŭ alia fragmento trotaksas

vian senteman digestokapablon. Mi faris kion mi opiniis necesa

kaj en la maniero kiel permesis la disponebla literatura materialo

laŭ la starigitaj principoj. Mi ne povis ne limigi min al la situacio

de slango en okcidentaj literaturoj, kaj eĉ nur en parteto de ili.

Informoj pri slango kaj ĝia influo je beletro en aliaj lingvoj kaj

landoj estos sekve tre bonvenaj al mi por eventuala remuldo de

tiu-ĉi projekto. Sciencaj lingvostudoj pri la temo ne figuras en la

sekvanta palmareso, ĉar mia celo ja nur estas ebligi verkadon aŭ

75

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!