30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

1. Enkonduko

1.1 Kio estas slango ?

Dirante “lasu min trankvila” al sintruda persono, vi estus eble

malĝentila, sed certe ne maldeca. Dirante al li “frandu el mia

kakajuto” vi estus käj malĝentila käj maldeca. Vi parolus slange;

ŝoke kaj senĝene. Sed ja … efike.

Memkompreneble, tiaspeca kruda lingvaĵo estas kutime pli

parolata kaj aŭdata ol ĝi estas skribata kaj legata, escepte en

kloakaj kulturperiodaĵoj kia nia Kancerkliniko. Tamen, ne malhelpas

ke ĝi estas populara, ke ĝi vivas, ke ĝi floras, ombroflanke

de la severe ĝusta koineo, en kvazaŭ ĉiuj naturlingvoj de la

mondo, kaj ke en almenaŭ du inter ili ĝi naskis eĉ specialan

subliteraturon: la slangoliteraturon.

Estas filologoj kaj lingvistoj — tiaj de la severa normojn diktanta

skolo — kiuj, el la altaj nuboj de sia erudicio, okulumas kun

minaca fruntosulkigo al tiu fi-konduta stratobubo, ĵetas al ĝi

pereigajn akademiajn fulmojn aŭ preferas malestimege ignori ĝian

ne permesatan ekziston.

Estas kleruloj en ilia sekvantaro, kiuj simple ne komprenas ĝian

karakteron kaj vidas en ĝi nur sapeilon, subfosilon de la “bona”,

de la “norma” lingvo. Kiel iam skribis al mi samideana instruisto,

rilate aplikon de dialekteca slango en popularega porinfana

bildoserio flandra: “Povas esti ke la humoraĵoj de (tiu aŭtoro)

plaĉas al multaj, eĉ al plenkreskuloj. Aliflanke, mi opinias, ke

ankaŭ multaj taksas ilin malaltnivelaj. Bedaŭrinde, mi troviĝas

inter tiuj-ĉi lastaj. En la lernejo ni luktas por la koineo, sed en tiaj

historietoj oni instruas ion alian.”

Sed estas feliĉe ankaŭ nacilingvaj fakuloj (de la moderna

observada kaj registrada skolo), ĉe kiuj tia politiko nomiĝas nur

strutopolitiko. Kiuj anstataŭe degnas kaj kuraĝas aliri slangon

por serioze ekzameni ĝin. Kun tre tipa rezulto ke ili preskaŭ

unuanime kantas ĝiajn laŭdojn. Jen kelkaj el tiuj lirikaj opinioj:

A.F. POTT – “Estas ne al mallertaj cerboj, ke ĝi dankas sian

ekziston, tiu-ĉi monumento de (…) brila inventemo kaj fekunda

imagopovo, plena je plej malrespektaj saltoj kaj vivoplenaj bildoj;

en ĝi kutime partoprenas ŝerco — eĉ se konfesende de imperti-

7

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!