30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

3. TEKNIKAJ TERMINOJ

(Ĵargono)

3.1 Antaŭparolo

Paralele al la pli-malpli intenca fremdigo de vortoj, kiu nomiĝas

“slango”, manifestiĝas la speciala katgorio de fakterminoj konsistanta

ĉu el mallongigoj kiaj UEA, ADN, CIA, FEL, GPS, aŭ el

akronimoj-ĥimeraĵoj de la tipo radaro, komsomolo, kokoso — kaj

kiuj ĉe mi meritas specife la nomon “ĵargono”.

Do ne temas tie-ĉi pri la katgorio de greklatinaj terminoj, kiujn

utiligas la sciencoj, kaj kiujn kovras mia International Terminological

Key, surbaze de plurmilaj specialaj vortradikoj kaj

speciala radikaro en la sino de mia Universala Esperanto

(Uniespo). Jes temas pri teknikaj-profesiaj terminoj, eventuale

neologismoj, kiujn oni uzas ekzemple por nomi la konstrupecojn

de elektra lokomotivo, aŭ kiujn uzas ekzemple kudristino por doni

nomon al la procedoj kaj lertaĵoj de sia okupiĝo. Tiuj-ĉi fakvortoj

estiĝas plejparte senorde, laŭhazarde, el diversaj fontoj, sen vera

lingva-gramatika rilato unu al la aliaj: ikono, kejlo, libido, muari,

orli, skarifi k.t.p. La etimologio de tiaspecaj vortoj — iliaj deveno

kaj origina signifo — estas ŝatokupo por filologoj, kiuj en tiu sia

fako bezonas scii ne nur kelkajn antikvajn lingvojn, sed ankaŭ

multajn nuntempe parolatajn.

Eble menciindas parenteze, ke mia Uniespo provizas du specialajn

prefiksojn por marki fremdajn unusilabajn terminojn: -DWA por

nacikultura specialaĵo kaj –VWA por nacihistoria specialaĵo —

ekzemple dwaĉaĉo kaj vwabraĉo (por pivaj “ĉaĉo” kaj “braĉo”).

Tiujn mi ne klasigas inter ĵargonaĵoj kaj do ne detaligas tie-ĉi.

Post la dua mondmilito la kvanto da ĵargonaĵoj kreskis, kune kun

teknikologio, ĝis giganta amplekso, apenaŭ aŭ plu ne regebla.

Ekzemple, la (hodiaŭ jam malnova) kompilaĵo de ROWLEY &

SHEPPARD, Acronyms, initialisms and abbreviations dictionary [Gale

Research Co, Detroit, USA 1984] citas ne malpli ol 300.000 erojn.

Ne mirige ke okazas plurobloj de sama aspekto — homonimoj —

sed kun malsamaj signifoj. Ili estas ĝenaj, eĉ agacaj, en ĉiu ajn

lingvo, sed ne eviteblaj. Ĉiu devas fidi je sia memoro aŭ je iu

vortaro de sigloj kaj mallongigoj … se tia troveblas, ĉar litervortoj

57

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!