30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

5. Ĉu la vortaro pro tio ne iĝos supermezure ampleksa ?

Rilate abundon de ksenismoj, oni rimarku ke ankaŭ pure stilfiguraj

dirmanieroj, por donita nocio, diferencas de unu nacilingvo

al alia, kaj sekve de tio abundegas. Esperanto ne povos ne akcepti

ĉiujn tiujn egalrajte, laŭ la kaprico de ilia apero por tradukado.

Por “policano” ekzemple, mi jam renkontis ekvivalentojn kiajn

“kaptoviro, platpiedulo, bastonsvingisto, perdriko, oficiro, ŝerifo,

drako” en nura manpleno da naturlingvoj. Ankaŭ tie-ĉi ni do

devas fidi je kutimo kaj uzado por fari la bezonan selekton.

6. Ĉu tiu aplikado de ksenismoj tute fremdaj al fundamenta

Esperanto estas vere nepre necesa ?

Mia regularo devigas neniun al uzado de ksenismoj. La principoj

de simileco kaj simpleco estas miaj personaj gvidiloj (konsiloj) en

tradukado, sed ĉe reala aplikado ĉiu uzonto de Gavaro evidente

mem elektos ĝis kiu grado tiu redonos slangajn fremdvortojn, aŭ

ĉu li/ŝi utiligos ilin entute. Se li kapablas fidele traduki per pure

klasikaj vortkonstruoj, des pli bone. Mi povas nur antaŭciti la

vortojn el mia enkonduko al la Krestomatio Parto: “Ne kritiku en

la internacilingva traduko tion kio eventuale estas kritikinda en la

nacilingva originalo.”

7. Kial enkonduki la personan pronomon “ci” dum ĝi estas malaperanta

aŭ plene malaperinta en aktuala Esperanto ?

Mi (re)enkondukis ĝin, ĉar en pluraj lingvoj la diferenco inter

familiara kaj ĝentileca alparoloj ankoraŭ ludas gravan rolon,

precipe en dialekto kaj slango, kie ja tre nete sentiĝas la socia

kontrasto inter “dece” norma burĝaro kun sia polurita parolmaniero

kaj la “senmorala” proletaro kun ties spitema lingvaĵo.

56

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!