30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

3. Ĉu ne estas troige preni plurajn vortojn por unu sama gavara

ksenismo ?

Ksenismoj estas fremd(aspekt)aj kaj multenombraj el ĉiu ajn

vidpunkto. Tiel estas en la naciaj originaloj; tiel neeviteble devos

esti ankaŭ en Esperanto. Estas ja ilia naturo kaj ilia celo. Mi

mem, pronecese devis antaŭvidi por tradukado 3 ksenismajn

radikojn por ĉiu nocio kaj eĉ tiel estis fojfoje malfacile traduki

ĉiujn renkontitajn sinonimojn en absolute kontentiga maniero.

Oni ja provu traduki abundojn kiaj en la franca: aspic, fric, grisbi,

aspine, pognon, artiche, oseille … por la nura signifo “mono”.

Koncernaj romanoj fojfoje aldonas cetere glosareton por ke laikoj

povu kompreni la ksenisman slangon en sia propra gepatra

lingvo! La deveno de tiuj vortoj estas cetere malgrava por uzantoj

de slango; kontraŭe ilia multeco jes. Tamen, ĉe aplikado de

Gavaro, tio ne malhelpas ke oni relative baldaŭ al-kutimiĝas al

ofte revenantaj vortoj por nocioj kiaj : manoj, koiti, ŝteli, polico,

trompi, stulta, karcero kotopo. Kaj oni ankaŭ ne subtaksu la

klarigan subtenon de la kunteksto rilate al pasiva kompreno.

4. Ĉu ne estas tro limige preni kiel fonton por gavaraj ksenismoj nur

ses fontlingvojn ?

En la komenco mi planis kaj elprovis kreadon de ksenismoj el nur

unu aŭ du nekutimaj fremdlingvoj (Volapük kaj Sŭahilo), sed tre

baldaŭ mi devis konstati ke en praktiko oni vere bezonas pli

vastan aron da fontlingvoj. Okazas ja ne malofte ke tuta vico de

lingvoj prezentas saman aŭ ege similan radikon por donita nocio

(pro familia interrilato, kaj sur kiu fakto ja apogiĝas naturalismaj

planlingvoj). Aliflanke, vortoj el la kutimaj eŭropaj kultursferoj

latinidaj estas ofte tro bone konataj aŭ eĉ identaj al normala

Esperanto-vorto, por ke ili povu kontentigi la bezonon je ksenismeco.

Oni do vole nevole devas serĉi ankaŭ en fontlingvoj ne

tuje familiaraj aŭ parencaj al Esperanto. Mi rezonis, ke, se mi

prenus lingvojn kiuj estas fremdaj al Esperanto kaj kiuj ĉiu por si

kovras grandan areon de la mondo, ke tiam la ŝanco estos relative

granda por ke iu gavara ksenismo estos senplie komprenata de

konsiderinda nombro da Esperantistoj el la celata mondoparto.

Tra la tuta iama Sovjet-Unio kaj la Orient-Eŭropa Bloko, la rusdevena

vorteto ploĥa (malbona) estos tuje klara, dum la

hispandevena delgada (dika) en tuta Mez- kaj Sud-Ameriko, kaj

araba tawila (longa) en ĉiuj islamaj landoj.

55

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!