30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

4. Kompreneble, se la kunmetita originalo mem estas stilfiguro kaj

neniel fremdaĵo, ekzistas neniu motivo por elserĉi konvenan

ksenismon en la gavarotraduko.

54

Dica geveltoerist (akrobata romp-ŝtelisto, kiu surgrimpas murojn) =

fasadoturisto.

2.7 Kritikoj

1. Ĉu necesas havigi gramatikan regularon al lingvaĵo, kiu laŭdifine

estas senregula ?

En la estonteco, kiam Esperanto estos uzata senĉese kaj de tutaj

homgrupoj, do post kiam ĝi estos “oficialiĝinta”, estas neniu dubo

ke komencos aperi slangaĵoj en tute kaprica maniero — almenaŭ

se la mondobildo rilate al lingvouzado kaj sociologio estos ankoraŭ

sama en la 21-a jarcento kiel ĝis la 20-a. Iom post iom tiuj tiam

kreskos nature ĝis tia potenco kaj abundo, ke ili ne povos ne

eksmodigi Gavaron kaj finfine igi ĝin eĉ komplete superflua. Sed

… ĝis tiu epoko niaj slangotradukantoj starus kun malplenaj

manoj, kaj estus por ili multege pli facile mastri regule

strukturitan lingvaĵon ol tute ĥaosan vort-amason. Rilate la povon

de laŭplana Gavaro, redoni senplanajn slangaĵojn naciajn, ĝi en

tio neniel diferencas de zamenhofa Esperanto frunte al normalaj

vortoj aŭ esprimoj naciismaj. La instrumento certe taŭgos … en la

manoj de lerta kaj inventema utiliganto.

2. Ĉu necesas (re)enkonduki vere koherajn vort-listojn ?

La de mi proponataj interligitaj vort-serioj [2.4.4] ne intencas

anstataŭi naturajn naciaĵojn, sed nur suplementi ilin en okazoj

kie naciaĵo ne estas (bone) tradukebla aŭ ial ne dezirinda.

Ekzemple, por la neniosignifaj anglaĵoj 5 quid, 2 bob, 30 bucks (=

Pundoj, Ŝilingoj, Dolaroj) oni disponus 5 Muloj, 2 Azenoj, 30 Bokoj,

ĉar etimologia deveno restas ekster konsidero por uzantoj.

Ksenismoj estas tie-ĉi evitindaj, ĉar ili nur fremdigus la tekston

dum skemismaj vortoj pli facile restas en la memoro. Fakta elekto

plu dependos de la originala (kun)teksto kaj de la persona prefero

de la tradukanto. Ĉe alkutimiĝo tio cetere estos ne pli malnatura

ol la fundamentaj elpensitaĵoj de ZAMENHOF.

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!