30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

2.6 Principo de Simpleco

1. Ne gravas la demando ĉu la nacia fontvorto, kiun oni elektis por

krei gavaran ksenismo-radikon, en si mem estas derivaĵo aŭ

kunmetaĵo aŭ ne. Gravas nur la demando ĉu ĝi estas sufiĉe

mallonga por obei la postulon pri simpleco. Por la bezonoj de

Esperanto-slango oni do konsideru la koncernan fontvorton

kiel unuecan blokon.

Ekzemple napadi (el rusa нападать) = ataki.

2. La multenombraj derivaĵoj (radiko + afikso), kiuj aperas en

nacilingva slango, kaj kiuj estas ankaŭ en Esperanto

tradukendaj per konformaj derivaĵoj, tradukiĝu antaŭ ĉio per

normala, fundamenta radiko, plus koncerna Gavaro-afikso.

Nur kiam tiu rimedo plu ne sufiĉas por kovri la eventuale tre

grandan kvanton da samstrukturaj sinonimoj en la koncerna

teksto, nur tiam oni ekkaptu koncernajn ksenismojn.

- Dica bikker (laŭvorte “manĝanto” sed laŭsignife “buŝo”) iĝas en

unua fazo manĝeŝo (manĝi+EŜ) kaj nur en dua fazo jestilo

(jesti+IL) aŭ komerilo (komeri+IL).

- Tikilo prefere al tikisto por “horloĝo” ĉar senvivaĵo.

3. Kiam la Esperanto-egalvaloraĵo estas kunmetita vorto, ne

necesas fremdigi ĉiun ĝian elementon, sed normale nur unu.

Nome la plej signifodonan, se tia elstaras. Je tio oni ankaŭ

elektu se eble la plej mallongan radikon el nia slangovortaro

[2.4.3.5]. Analoge pri apudigo de vortoj.

La vorto “okulvitroj” (ekzemple en angla slango specs) fariĝas ĉu

glazovitroj (ek-de glazo = okulo) ĉu okulslajsoj (ek-de slajso =

tranĉaĵo), sed ne glazoslajsoj.

La vorto “mantenilo” (ekzemple por germana slango der Krossen)

fariĝas manodjerĵilo (ek-de djerĵi = teni) aŭ rukatenilo (ek-de rukao =

mano), sed ne rukadjerĵilo aŭ rukadjerĵeŝo.

Granda polano (policestro) prefere al noĝa polano.

53

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!