30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

52

ampleksa teksto, kia romano ekzemple. Tiel same por slangovorto:

se aludo klaras pro firma subteno de kunteksto (aŭ de

eventuala marĝena klarigo kia ekzemple piednoto), tiukaze

ekzistas neniu danĝero por senpera traduko. Sed tiaj tradukoj

normale do ne renkonteblos en la Gavaro-vortaro.

El germana slango:

die Knopfsuppe (fabeclegoma supo) = la butonsupo.

der Krautgarten (glaso da brando) = lumkuglo aŭ rakedo.

ein Kutscher (tre ordinara Mosel-vino) = ĉaristo aŭ koĉero.

5. Paralele, se la kunteksto firme subtenas, aŭ se la origina aludo

estas nepre necesa al la koncerna historieto, tiukaze oni

efektive traduku laŭ la originalo mem.

Germana der Schampus (la ĉampano) = la ĉampo aŭ ĉampofo.

Germana ein Kreuzer (monero kun kruc-emblemo) = kruculo.

6. Aliflanke, se koncerna originalo estas konsiderenda kiel fakĵargona

termino, oni povas adopti ĝin sentraduke, laŭ la

tradicia asimila metodo. Tio plej facile okazos al ksenismaj

terminoj.

Angla gypsy (nuklefizika korpusklo, ekde J kaj Psi) = ĝipsio dum

laŭvorta traduko havigus cigano.

7. Ankaŭ sukplenaj esprimoj kaj interjekcioj rajtas, sed sen

devigo, eniri Gavaron senŝanĝe, denove kondiĉe ke ili estu

sufiĉe facile kompreneblaj sur internacia nivelo — ĉu pro sia

evidenteco, ĉu pro la kunteksto — sen antaŭscio pri lokaj aŭ

tempaj situacioj.

- Angla to trim a sucker (priŝteli viktimon) = tondi branocerbon.

- Franca avoir quelqu’un à la bonne (esti amika kun iu) = esti en

bonaĵoj kun iu.

- Germana die Klappe halten (ek/silenti) = rigli la klapon.

- Dica bij de koopvaardij zijn (esti en prizono) = esti en la komerca

navigado (longedaŭra).

8. Gramatikaj eraroj en la originalo rajtas, sed ne nepre devas,

eniri ankaŭ la tradukon, ĉar ofte tio signifas troigon =

malbonigon.

Ekzemple la foresto de akuzativo.

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!