30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

- Angla slango to have one’s fling (festeni, diboĉi) = sapumi la

intestojn.

- Germana slango der Rebmosche (levostango de rompŝtelistoj, ekde

“Rabeno Moŝeo”) = la puŝopetro.

2. Se la senco de la tradukata slangaĵo, se ĝia aludo, estas sur

internacia nivelo same facile komprenebla — aŭ almenaŭ

facile divenebla — kiel ĝia nacilingva modelo, tiukaze oni

kompreneble nenion bezonas inventi.

Germana die Kügel (laŭvorte nuksoj, beroj) = testikoj = la kugletoj.

Germana der Gelernter (= kandidato por krima metio) = la lernanto.

Franca du raisiné (laŭvorte “vinberaĵo” = sango) = vinbersuko.

3. Kontraŭe, se la aludo estas tro ligita al lokaj aŭ tempaj cirkonstancoj,

tiukaze necesas trovi novan similaĵon. Kompreneble,

tiu-ĉi redono ne konsistigu en si mem anaĥronismon aŭ

ksenismon por la koncerna teksto !

- Germana Liechtenstein sein (laŭvorte “esti de Liĥtenŝtajno” = (esti

riĉega) = esti agaĥana aŭ esti Agaĥano (ek-de la riĉega monarĥo

Aga Ĥan).

- Germana ein Linksanwalt (laŭvorte “maldekstra advokato” =

juristo kiu laboras por la kanajlaro) anstataŭ norma der

Rechtsanwalt (“dekstre” kaj “jure” estante homonimoj en la

germana) = rilatvokato (ek-de elipso inter “rilato” kaj”advokato”).

Germana der Morgenstern (laŭvorte “la matenstelo” = la prizono) =

la betonĉielo.

- Dica de Casuaristraat (strato en Amsterdamo kie situas granda

prizono) = internacie la Malonstrato (ek-de malono = karcero), sed

en limigita nacia aŭ loka kadro “La Strato de la Kasuaro”.

- Germana die Kleine Regierung (nomo de drinkejo en Vieno kie

kunvenadis la kanajlaro) = la Eta Registaro kun nur strikte limigita,

loka valoro en koncerna teksto.

- Angla to lay someone athwart en historieto kiu disvolviĝus en la

18-a jarcento aŭ en necivilizita socio, kie alumedoj estus nekonataj,

oni ne redonu per la ekzistanta gavara kuŝigu iun alumede, sed

prefere per estingi ies kandelon aŭ sendi iun al skeletolando aŭ

simila tuj komprenebla esprimo.

4. Multo evidente dependas de la kunteksto mem kaj en tiu rilato

oni devos konsideri iujn slangovortojn kiel proprajn nomojn.

Por tiuj-ĉi lastaj validas ia. (laŭ mia lingvonormiga principaro)

ke oni akceptu esperantigon nur en limigita kadro. Tio estas:

kiam sama nomo estas ofte ripetata interne de sufiĉe

51

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!