30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

8. Slanga derivaĵo aŭ misformaĵo en propra nomo tradukiĝu en

Gavaro per aldono de unu el la koncernaj specialaj sufiksoj,

ek-de la unua silabo aŭ unuaj literoj kaj laŭ posta skemo:

46

1) konsonanto(j) plus vokalo(j) = unua silabo plus sufikso:

Sovjetano = Sovjoko Hispano = Hispoko

Franco = Froko norvega = norvala

Berlino = Berluĵo Mediteraneo = Meduĵo

2) vokalo(j) plus konsonanto(j) = tiuj samaj plus sufikso:

Italo = Itoko Atlantiko = Atluĵo

arabigi = arizi usonaĵo = usofo

3) kunmetita nomo = akronimo plus sufikso:

Sud-Ameriko = Samoko Nord-Afriko = Nafruĵo

9. Vortaro pri Gavaro indiku laŭeble la devenon de ksenismoj por

ebligi postajn komparon kaj elekton.

ĉorna (= nigra) el rusa ЧОРНИЙ

10. Notendas, ke nia Esperanto-slango, pro siaj neŭtraleco kaj

planiteco mem, rilatas kaj kapablas rilati al ĉiu ajn lando, al

ĉiu ajn socio, al ĉiu ajn epoko; dum naciaj slangaĵoj estas

ĉenitaj al tre limigitaj tiaj kadroj. Oni do ne konsterniĝu, sed

male ĝoju trovante en niaj vortaro kaj esprimaro de Gavaro

materialon, kiu en donita fontlingvo jam delonge eksmodiĝis;

ĉar tiamaniere nia tradukpovo estas principe senlima.

Angla to lay someone athwart = kuŝigi iun alumede, nun plu ne

estas uzata en la angla ĉar antikva, sed tio neniel malhelpas apliki

ĝin en aktuala Gavaro.

11. Pro fonologiaj motivoj, kaj konforme al mia projekto pri

Universala Skribo, la litero kaj sono ŭ iĝas sensupersigna w

dum ĉiuj kv, sv, tv en Gavarovortoj iĝas kw, sw, tw aŭ kf,

sf, tf.

waĥtisto anstataŭ ŭaĥtisto sfjetli anstataŭ svjetli

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!