30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

5. Notindas, ke kunligado de pure fundamentaj radikoj/afiksoj

kun gavaraj radikoj/afiksoj, kiu rezultas en mikspoto de

malsamnaturaj vorteroj, rekte kontraŭas mian centran lingvonormigan

principon, laŭ kiu nur radikoj de sama naturo rajtas

kunligiĝi [Universala Esperanto]. Tamen, tie-ĉi ĝi estas

permesita, ĉar oni havas aferon kun maltaŭga lingvaĵo en kiu

malpli gravas pura ekzakteco (racia apartigo de la terminoj), ol

spiceco kaj strangeco.

Franca slango des fafs (= dokumentoj aŭ valorpaperoj) povas estiĝi

paperdjengo aŭ bumagomono (ek-de respektive djengo = mono, kaj

bumago = papero), kontraŭe al sciencolingva postulo pri pureco en

kiu oni rajtas skribi jen teknike “termonuklea” jen populare

“varmokerna” sed nenial “termokerna” aŭ “varmonuklea”. [Universala

Esperanto].

6. Kelkafoje slangovorto ne havas precizan signifon, ekzemple iu

blasfemo au insulto. Por tiaj oni povas aŭ (a) malkovri ĝian

eventualan etimologian originon kaj traduki laŭ tiu, aŭ (b)

apliki infikson al konvena proksim-signifa vorto koinea.

1) Dica sjamfoeter (malestimindulo) probable devenas de franca jem’en-fouteur

(= tio-ne-koncernas-min) kio havigas gavaran kakegalisto

ek-de la koncerna germana versio es ist mir scheissegal (=

al mi estas fek-egale).

2) Dica samvalora labbekak kontraŭe havas tre malcertan originon

kaj do povas estiĝi ekzemple viklaro ek-de “viro+ KLA”.

7. Nacilingva propra nomo, konforme al mia ĝenerala lingvonormiga

regularo, restu prefere netuŝita kaj do eniru Gavaron

sen ŝanĝo, escepte se ĝi portas eksplicitan signifon. En tiu

okazo oni rajtas se bezone traduki ĝin.

Franca Julot (= amika Jules) prefere restu Julot |ŽYLÖ|.

Germana Essen, hispana Valencia, tjurka Erzurum, kotopo restu

prefere senŝanĝaj, sed angla Fats (= dikulo) iĝas jen Tolsĉo aŭ

Delgado aŭ restas Fats.

45

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!