30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

5. Estas neniel devige — nur permesite — elekti fontvorton por

kreota gavaroradiko el la sama nacilingvo kiel donita slangaĵo

tradukota. Solaj kriterioj por tiu elekto estas prononcebleco,

koncizeco, aparteco, de la koncerna radiko.

Por la usonangla a joint (ejo, domo) mi prenas kiel tradukon

ekzemple kasao (el hispana) aŭ bajito (el hebrea), sed ne necese

hoŭso el angla house, ĉar prononce malpli alloga.

6. Ĉe apudekzisto de pluraj sinonimoj en Esperanto, por dezirata

signifo, oni klopodu preni apogon sur la plej simpla kaj familiara

vorto kaj formi la ksenismojn prefere ek-de tiu. (Memoru

la 15-an Regulon de la Fundamento.)

Inter “societo, hordo, asocio, bando, federiĝo, anaro” mi elektis kiel

bazon por “bando” la vortojn mobo kaj huligo tiel ke ekzemple

“asociano” iĝas mobano aŭ huligano.

Inter “asasena, mortiga, murda” mi elektis “mortigi” kiel bazon, kiu

siavice kondukas al plisimpla “morti” ek-de kiu lasta devenas

smjerti kaj umiri el la rusa, tiele ke “asasena” iĝas smjertiga aŭ

umira.

7. Ne tre gravas la preciza signifo (semantika enhavo) de nacia

fontvorto. Ĝi povas esti jen komplete identa al la dezirata

ksenisma gavaroradiko, jen nur proksimume, se nur la baza

nocio estas sama. [2.4.3.6]

La verboformo sfjetli (lumi), devenas de la rusa substantivo sfjetl,

do kun identa signifo. La rusdevena oĉestfo origine celas specife la

familian nomon, sed en Gavaro nur “nomo” ĝenerale.

8. Ankaŭ ne gravas la fakta gramatika strukturo de la nacia fontvorto.

Senrigarde ĉu ĝi estas unuradika, derivita, aŭ kunmetita,

oni devas doni al responda gavara ksenismo nur tiun

gramatikan formon, kiun ĝi ricevus en normala Esperanto.

[2.4.3.1 & 2.6.1].

La nocio “virino” povas tradukiĝi ekzemple en franca slango per

nekunmetita moukère, sed en Gavaro ĝi devas esti derivaĵo ek-de

radiko por “viro”. Sekve aŭ viruno (helpe de la gavarosufikso –UN)

aŭ ĉlovekino (helpe de la fundamenta sufikso –IN).

41

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!