30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

Post unu-du horoj da romplaboro la brulrezista ŝranko malfermiĝas kaj la rabaĵo

estas profitiga: li tenas horloĝon, faskegon da monbiletoj kaj du orajn ringojn en la

manoj. Ĉio en sakon kaj fuĝi nur.

Post tio estas ankoraŭ afero likvidi la rabaĵon kaj trovi ricelanton, kiu pagos plej

altan prezon por ŝtelitaj varoj, kvankam ĉiuokaze estos nur porraba prezo. La

vestaĵojn kun la ŝuoj kaj la resto ili ĵetas en la riveron. Nenion komuniki, ankaŭ ne

al la edzino, ĉar minacas kondamno al du jaroj da karcero, se oni tamen arestus

ilin pro klaĉado.

La supra modelo estas malbonega pro du motivoj: en ĝi tro

abundas slangaĵoj kaj la rakonto mem estas senviva, preskaŭ

oficiala raporto. La unua kripleco estas senplie evidenta; mi ne

bezonas komenti ĝin. Koncerne la duan: slangaj vortoj kaj

esprimoj preskaŭ neniam rolas en serena, priskriba framo. Ili

hejmas kaj vivegas nur en vile eposa, dialoga kunteksto. Oni do

ne utiligu ilin por pentri la belecojn de montara sunsubiro; oni

utiligu ĝin por la ago, la dramo, la emocio, la aĉa kaj fia evento.

Eventuale, tiuj povas havi la formon de beletraĵo, kiel mia propra

modesta provo “El la Agendo de Murdisto” klopodas demonstri,

sed ĝeneralregule rolantoj en slanga historieto ne estu tiaj lignaj

poliĉineloj el pupteatro; ili estu vivantaj, baraktantaj, blasfemantaj,

blufantaj homoj, kiuj provas ekzorci la minacon de sia

momenta situacio, ellasante la bolantan galon de sia animstato

tra la valvo de spitante pipra lingvaĵo.

Kaj nun sufiĉe rezoninte. La ĝeneralajn pripensojn, en tiu-ĉi kaj

en antaŭaj ĉapitroj, oni trovos pli detalaj kaj aranĝitaj en la

sekvanta parto “Metodo”. Carl SANDBERG iam diris ke “slango

estas lingvaĵo kiu demetas sian jakon, kraĉas en la manojn kaj

eklaboras.”

Do, ek al la laboro !

39

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!