30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

egulo ke oni klopodu esti kiel eble plej bone komprenebla.

Oni devas daŭre serĉi kaj inventi rimedojn por modli la originalon

tiele, ke ĝiaj frazoj, ke ĝia kunteksto, permesu al sensperta

leganto senpere kompreni aŭ almenaŭ sen tro da fortostreĉo

diveni la celatan signifon; dum ke oni tamen restas fidela al la

originala slangeca farbo.

Traduku originalan ksenismon per gavara ksenismo, originalan

metaforon per gavara metaforo, originalan kripligon aŭ inversigon

per gavara kripligo aŭ inversigo, originalan kunmetaĵon per

gavara kunmetaĵo. Sed faru tion kun la intenco resti klara kaj

komprenebla, ne alimaniere. Nur se vi scipovos, balanciĝante sen

perdi la egalpezon, tiele dancadi sur la glata traduk-ŝnuro de

slanga lingvaĵo, nur tiukaze vi ankaŭ atingos la celpunkton:

transdoni la mesaĝon kaj transdoni ĝin sendifekte.

Kaj rilate al la stilo: klopodu ke via teksto estu arde vivanta.

Rakonto, kiu sole kaj nure konsistus en slangaĵoj, efikus

altagrade nenatura kaj malvera, aldone al ĝia fremdigo. Ĝi estus

artefarita muntaĵo en kiu la vortosignifoj povas esti ĝustaj — el

aferece racia vidpunkto — sed en kiu la aplikomaniero estus

absolute falsa. Sekve mia Ora Konsilo apliki slangaĵojn ŝpareme,

en strategiaj lokoj kaj kvantoj; certe kiom koncernas ksenismojn.

Pro tio ke la lingva transportilo minacos krevi sub la tropeza

ŝarĝo; alivorte pro tio ke la koineo kiel kadro kaj gvidilo tiukaze

malaperos, igante la legadon penega. Kompreneble, se la originalo

mem estas volvita en slanga veprejo, apenaŭ malĉifrebla, tiamdo

ankaŭ la traduko ne povos ne esti malfacile digestebla. 18

Koncentriĝon de slangaĵoj kiel en “Vagabonda Venĝo” (4.20) aŭ

“Cerbumado de Gorilo” en la krestomatia parto, estas kompare

esceptoj en nacilingva slangoliteraturo, do estu tio ankaŭ en internacilingva

literaturo. Kaj — se oni atente rigardas — eĉ tiuj aperas

en formo de monologoj, do ankaŭ ili en dialogspeca prozo por

permesi pli facilan digestadon. Evidente, oni povas fari tion

intence, por atingi ĝuste ekternormalan etoson, kiel mi mem

provis per “El Agendo de Murdisto” (4.5).

36

18. La mondfama politika verkego de nobelpremiito Aleksandr Solĵenicin, pri la Gulag-

Arkipelago, estas malfacilege tradukebla ĉar en ĝi svarmas ĵargonaj kaj slangaj

vortoj el la rusa sfero.

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!