30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

William AULD 17 tute trafe kaj prave emfazis la mankon je vere

internacia kompara studado de naciaj beletroj, por kiu celo

koncernaj fakuloj tamen disponus — se ili degnus — taŭge

adaptitan perilon en la formo de (klasika) Esperanto. Sed interne

de tiu nova, dezirinda kaj dezirata studobjekto scienca, profesiuloj

nun ankaŭ povus — se ili degnus — disponi taŭge adaptitan perilon

por slango en formo de Gavaro. (Same kiel ili disponus pri

miaj Popido kaj Arkaika Esperanto por kompara analizado,

respektive de naci-lingvaj dialektoj kaj de nacilingvaj praformoj.)

Sed jen la demando … ĉu ili degnas ?

Ĉar estas nur kiam oni, kiel faris mi, provas kompari la slangoformojn

en malsamaj lingvoj, ke oni venas al la surpriza konstato

ke tiuj kvazaŭ ĉiuj vivadas kaj utiliĝadas, influinte kaj influante

unu la aliajn, sen ke koncernaj lingvostudoj trapasas la kadron de

sia propra medio. (Spite la ekziston de bonegaj etimologiaj

esploroj!) Ĉu bojkotado kaj protektadismo ankaŭ sur lingva

tereno? Se oni do volas havi informojn sur internacia nivelo, oni

devig-atas legi koncernajn verkojn, konsulti koncernajn artikolojn

en enciklopedioj, ĉiujn kompreneble en la respektiva nacia lingvo.

Eĉ la administrantoj de la famega Encyclopaedia Britannica, ĉe

peto mia pri konciza listo de slangaj beletraĵoj en eŭropaj lingvoj,

aliaj ol la ununura angla aŭ la ununura franca, rifuzis fari la

bezonajn esplorojn sub preteksto ke tiu tasko transpasus iliajn

kapablojn ! Nu, tiukaze mi certe devas disponi iun miraklofaran

lampon de Aladdin …

Slangostudoj sekve liverus materion ne nur por amuzo sed ankaŭ

por serioza laboro profesia !

Konklude, mi pensas utila fari praktikajn rezervojn kaj doni

averton al tiuj raruloj kiuj tamen kaj efektive ŝatus lerni kaj apliki

mian projekton:

Traduki, aŭ originale verki, en Gavaro ne estas laboro por amatoretoj.

Ĝi estas tre postulema, komplikita kaj delikata tasko, kiun

nur harditaj, spertaj, kaj lertaj scipovantoj de la Internacia Lingvo

kapablos preni sur siajn ŝultrojn. Simplige, kvankam kun iom da

troigo, oni ja povas diri ke preskaŭ ĉiu aparta vorto aŭ esprimo,

necesigas apartan solvon. Kiel mi mem ekkonis en longa, ofte

malvenka, luktado kun la problemo, staras centre la paradoksa

17. Per artikolo en Heroldo de Esperanto, numero ## de 1975.

35

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!