30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

Tom Sawyer, sed plimulto el la tradukoj de tiu-ĉi aventura historio

obskurigas la fakton ke la originalo estas parte verkita en usona(j)

dialekto(j). Tiu aŭtoro eĉ tiel majstre studis kaj regis la arton de

ekzakta redonado de popolaj dirmanieroj kaj lingvodevioj, ke li

teksis en daŭrigo de la ĵus menciita romano, nome en Huckleberry

Finn ne malpli ol 6 tiutempajn idiomojn ! Tio kompreneble formas

timigan obstaklon al fidela tradukado el la angla al aliaj lingvoj,

sed la afero ankoraŭ eblas en tutkoina versio, kun iom da

modlada lerteco, sen pro tio malutili al la rakonto mem.

Male, rilate al lia Pudd’nhead Wilson en kiu abundas käj dialekto

käj slango apud normala angla, la tasko iĝas jam tiel malfacila ke

tradukoj de tiu libro apenaŭ ekzistas. Sed la kronon de beletra

ĵonglado per malsamaj sociolektoj, en la longa listo de Twainromanoj,

tamen forkaptas laŭ mi A Connecticut Yankee at King

Arthur’s Court (“Jankio el Connecticut en la Kortego de Reĝo

Arturo), kiu romano havigis al nia satiristo la okazon, unue por

filozofadi pri la homa naturo kaj la malmoraleco de la homa socio,

kaj due por konfronti ne nur la jamajn normalan, dialektan, kaj

slangan lingvaĵojn, sed krome … mezepokan anglan. Kaj ĉi-foje en

tia maniero, ke oni plu ne kapablas traduki la tuton per

homogene oficiala lingvo, sen sambate kripligi ankaŭ la rakonton

mem !

Estas do denove ne mirige, ke kompletaj tradukoj de tiu tre

speciala verko apenaŭ ekzistas kaj ke ĝi en praktiko ne estas

konata ekster la anglalingva kulturo, se fari escepton pri iuj

drastaj resumoj kaj re-rakontoj kaj liberstila filmigo. La defio por

traduk-arto estas tie-ĉi ja kolosa. Tamen, nia internacia

planlingvo nun disponas, en principo, la bezonajn atutojn por

realigi ĝuste tion antaŭ kio eĉ plej fleksebla naturlingvo kapitulacias.

Pro tio mi elektis la “Jankion” por fari modestan

tradukproveton je mallonga fragmento 16 , prefere al la “Pudingokapo”

kvankam tiu-ĉi lasta romano estas la pli interesa el pure

slangoteknika vidpunkto.

Oni do povas diri ke mia jena projekto ofertas instrumenton, ne

nur al verkistoj kaj tradukistoj, por ataki ĝis nun neatakeblan

faceton de literaturo, sed ankaŭ al lingvistoj por realigi en sia fako

tiun ĝis nun tute neglektitan ĉapitron de kompara lingvostudado:

kompara slangostudo !

34

16. Legu “ La Sankta Fontano” en mia “Arkaika Esperanto, la Verda Pralingvo”.

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!