30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

malpermesas aperon de homonimoj pro hazarda kun-metaĵo.

Pronecese ĝi devas cedi plurajn kaj plejeble parencajn signifojn al

iu donita vorto. Ĉiel ajn, ni devos por ĉiuj Gavaro-elementoj lasi al

uzado la zorgon vesti ilin per la bezona solideco, precizigante ilian

signifon kaj reguligante ilian nombron.

Plue, la internacia karaktero de Esperanto ne permesas al Gavaro

utiligi vortojn kaj esprimojn kun nur loka aŭ ununacia valoro, nekomprenebla

aŭ sensignifa ekster tiu rondo. Almenaŭ se ni forlasas

la limigitan kadron de ilia nacia-loka-epoka kunteksto.

Ekzemple la esprimo “sub la horloĝo” por diri “seksmalsana” havis

signifon en Amsterdamo, ĉar iam troviĝis tie granda publika horloĝo

super la enirejo de medicina ekzamenejo por prostituitinoj.

Sed aliloke, kaj sekve fortige sur internacia nivelo, estus vane

pruntepreni tiajn esprimojn; oni ne komprenus.

Ni do devas strebi al tio ke koncernaj esprimoj estu sufiĉe

ĝeneralaj kaj tamen ankoraŭ sufiĉe sukplenaj. Rilate naciajn

ksenismojn kiuj same abundas kiel metaforoj, mi konvinkiĝis ke

ilia simpla sentraduka adopto en Gavaro, estigus nur konfuzon

sen iu ajn avantaĝo. Mi do intence ignoris naciajn slangaĵojn ne

troveblajn en ordinara nacilingva vortaro, limigante min al koineaj

vortradikoj — el seso da selektitaj lingvoj, kiuj kune kovras

pliparton el nia tersurfaco — por ke oni pli facile povu tiujn rekoni

ĉe pasiva legado (aŭ diveni ilian originon), kaj mem muldi ilin ĉe

aktiva kreado. Evidente, tiuj depruntaĵoj estas kaj estu adaptitaj

al la kutima Esperanta ortografio !

Avantaĝo kontraŭe estas ke oni tiel povos utiligi Gavaron sendistinge

de loko kaj tempo, sendistinge de popolo kaj epoko, ĉar ĝi

ne evoluas — aŭ almenaŭ ne bezonas evolui — rapide, estante ja

planlingva projekto por transponti la vakan periodon ĝis tutmonda

agnosko de Esperanto. Tiele mia koncerna vortar(et)o estos

en tiu interperiodo ĉiam aplikebla, al ĉiu ajn literaturaĵo, el ĉiu

ajn lando, el ĉiu ajn jarcento. Gavaro, kiel planlingva instrumento

estas do multe pli elasta kaj universala ol povos esti naturlingvaj

slangoj, por traduki slangotekstojn.

Frapan demonstron pri tio, miapense, konsistigas la verkaro de

Mark TWAIN, kiu nomiĝis envere Samuel Langhorne CLEMENS. Tiuĉi

akrapluma ĵurnalisto, eseisto, kaj sprita romanverkisto el

Usono — spite siajn ofte bombastan stilon kaj emon al troigado,

tipaj por 19-jarcenta Romanecismo — estis admirinda ĵonglanto

per la angla lingvo. Mondvaste konata estas lia La Aventuroj de

33

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!