30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

dum aliaj pro pli ofta ripetado definitive akceptatus kaj ampleksiĝus.

Oni ja ĉi-tie staras antaŭ provizora projekto, ellaborita

por plenigi la aktualan mankon je slango en nia planlingvo, dum

ankoraŭ ne estiĝis efektiva “verda socio”, ne koncentrita popolamaso

kies dua gepatra lingvo estus Esperanto, kaj el kiu la

naturaj humuro kaj inventemo naskus kompletan

slangon vivantan.

Kiam, en alsopirata estonteco, la spirita infano de ZAMENHOF vere

oficialiĝos kaj estos reale la sola internacia komunikilo de la tuta

mondo, tiam elkreskos denature slangaj vortoj kaj esprimoj, kaj

jena unu-aŭtora Gavaro perdos sian signifon kaj sian rolon. Sed

ĝis tiu momento ĝi povas kaj devus plenigi la tiurilate ekzistantan

truon, laŭplane kaj intence, kaj servi kiel dumtempa transira

ponto.

Aliflanke, mi nepre ne volas pretendi ke mia projekto estas

perfekta artverko aŭ miaj aplikprovoj en ĉio majstraĵo. Mi do petas

al eventualaj amatoroj ke ili konsideru la ĉienan materialon kiel

“fundamenta” en tiu senco, ke ili klopodu krei novan tezaŭron

nur, kaj laŭ bezono, por tiuj nocioj kiuj ankoraŭ ne enestas en

mia vortaro [p.225-310]. Tiele ĝi servu kiel startlinio, por ebligi

metodan (facilan kaj regulan) tradukadon aŭ eĉ originalverkadon

de la aparteca slangoliteraturo. Ja, pli bone estas duona ovo ol

malplena ŝelo ! Nia normiga PIV ilin estontece listigos laŭ ofteco

de aperado, same kiel ĝi jam tute senbrue enprenis vortojn kiel

kibico, ŝlemilo, pisi.

2.2 Lingvoteknikaj rimedoj

La lingvoteknikaj rimedoj, kiujn mi aplikas en Gavaro, estas tiuj

kiujn oni retrovas en ĉiuj slangoj kaj ĵargonoj, aŭ almenaŭ certe

en tiuj de la “grandaj” lingvoj, kiujn mi tie-ĉi konsideris: angla,

rusa, hispana, araba, hebrea, sŭahila. Precipe elstaras metaforoj

kaj mallongigoj. Parolata lingvaĵo — opone al skribata lingvaĵo —

ja nature evitas vortojn kiuj montras kleran aŭ pedantan originon

kaj tiujn plisimpligas: profo anstataŭ profesoro, diapo anstataŭ

diapositiva filmo, lokoko anstataŭ loka kongresa komitato. En tiu

framo mi ankaŭ donis novajn signifojn al tradiciaj vortoj —

ekzemple pinĉi = ŝteleti, ĉar neniu lingvo kapablas en

praktiko havigi apartan vorton al ĉiu ajn ekzistanta objekto,

al ĉiu ajn ideo, kaj al varioj de tiuj. Certege ne, se oni

32

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!