30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

2. METODO

2.1 Vortfarado

La lingvistika principo sur kiu apogiĝas Gavaro, ege diferencas de

tiu de Popido kaj Arkaika Esperanto. Tiuj-ĉi lastaj du projektoj

lasas la zamenhofan lingvon esence netuŝita, aliformante ĝin nur

supraĵe, nur laŭaspekte, nur travestie, tiele ke ĉiu ajn Esperantisto

— je kondiĉo ke li aŭ ŝi bone regu sian lingvon ! — kapablas

apliki ilin en rekorda tempo, per facila ellerno de manpleno da

fiksaj reguloj plus limigita vortareto.

Tiuj projektoj ja baziĝas sur plancela aliformigo de tn. “primaria

(aŭ gramatika) kategorio” de vortoj — korelativoj, pronomoj,

numer-aloj, primariaj sufiksoj — kiuj estas malmultenombraj kaj

ofte ripetiĝas en la lingvo. Gavaro male lasas la primarian

kategorion senŝanĝa dum ĝi atakas la “sekondarian (aŭ leksikan)

kategorion” de vortoj; tio estas la radikoj ĝenerale — substantivoj,

verboj, adjektivoj, sekondariaj sufiksoj — kiuj estas ege multenombraj

kaj ne tiel ripetiĝemaj.

La metodo de Gavaro sekve ne disponigas veran regularon. Rigora

gramatiko mankas en ĝi, ĉar la principoj pri (ali)formado de

radikoj kaj afiksoj ne tuŝas la sintakson. Tiumaniere Gavaro

prezentas tian amason da novaj vortoj kaj esprimoj, ke oni rajtas

paroli pri nova vortaro aparta. Ĝi do postulas de interesiĝantoj

streĉan parkeradon kaj ampleksan ekzercadon. La vortaro estas

nome tiel vasta, almenaŭ en abstrakta principo, ke ĝi ege superus

la tutan vortotrezoron de nura koinea Esperanto ! Se ni, por fari

tre ĝeneralan kaj tre krudan takson, fiksu la mezan kvanton

de eblaj slangaĵoj (inter kiuj multegaj sinonimoj) por ĉiu normlingva

vorto en PIV je kvin, tiukaze elvenus proksimume 15.000 x

5 = 75.000 Gavarovortoj ! (La unuaversia PIV ja entenas plus

minus 15.000 vortojn, kvankam konsiderinda parto el tiuj ankaŭ

estas sciencoteknikaj sinonimoj de ordinaraj vortoj.) Estas

evidente ke tia kvanto konsistigus tro da beno …

Tial mi lasu al verkistoj kaj al tempo la taskon kribri la materialon

kaj fiksi ĝin, same kiel okazis kun Esperanto mem, laŭ saĝa plano

de ĝia kreinto. Iu nombro da vortoj kaj esprimoj, maltaŭge

konstruitaj de iliaj inventintoj, aŭ simple sensukcesaj, malaperus

31

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!