30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

Estas do neniu morala aŭ alia devigo. Sed kiam oni jes ŝatos havi

tian esprimilon je dispono, ĝi estu tie. Same kiel beletraj

novovortoj estas je dispono de niaj poetoj, spite ĉiujn protestojn

pri ties aperado en nia verda rondo.

15. Nederlandlingvaj terminoj por la ne konformisma junularo el la sesdekaj jaroj de la

pasinta jarcento.

Gavaro, same kiel Popido kaj Arkaika Esperanto, do ne estas

destinita al la normala fundamenta lingvouzo kaj miaopinie ankaŭ

ne minacas tiun. Estas ja apenaŭ imageble — en la tute utopia

supozo de entuziasma akcepto — ke oni morgaŭ legos en serioza

periodaĵo nia: “La Universala Kunjato disklopita de angeraj

demonstrantoj” anstataŭ “La Universala Kongreso disbatita de

koleraj demonstrantoj”. Ne, ĝi estas destinita, samkiel la aliaj miaj

projektoj, al uzo fare de lingvaj spertuloj aŭ en specialaj cirkonstancoj.

Ĉefe de verkistoj kaj tradukistoj, kiuj fruntus la

dilemon kiel prezenti slangon, same kiel ili okaze fruntas dilemon

pri antikva lingvaĵo aŭ pri dialekta dialogo.

1.6 Anatemo …

Spite ĉiujn miajn rimarkojn pri la ekzisto kaj la realeco de slango,

spite ĉiujn miajn notojn pri ĝiaj naturo kaj rolo en la socia vivo, do

principe ankaŭ en Esperanto, se tiu estu vervivanta socia lingvo,

mi facile povas konjekti ke Gavaro efikos al multe da ĝisostuloj

kiel kolektaĉo de danĝeraj galimatiaĵoj. Ĝi do probable elvokos la

malbenon kaj la hu-kriojn de recenzistoj, eĉ pli ol faris miaj

antaŭaj proponoj.

Mi brulstampiĝis strangulo kaj herezulo, kiu misuzas siajn

talentojn je mortnaskita projektaro “lingvonormiga”, ĉar mi

kuraĝis entrepreni la damnendan taskon kompletigi Esperanton,

tiele ke ĝi respegulu en racie metoda maniero nepre ĉiajn kaj ĉiujn

aspektojn troveblajn en vivantaj naturlingvoj uzataj ĉiutage kaj de

grandnombraj komunumoj. Esperanto ja estas por ili “jam tute

taŭga kaj kompleta” en sia nuna kutima formo; aŭ ĉu ? Tio do

denove nomiĝos “atako kontraŭ la Fundamento”, kvankam oni pli

ĝuste parolus pri klopodo al “dua progresa etapo” en ĝia

kampanjo por tutmonda akcepto.

29

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!