30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

alveno de natura kreado “en la stratoj”. Por havigi paroltubon al

lingvaĵo el “proletara” ks. medioj, kaj por plenigi multe da “truoj”

en niaj tradukaj Esperanto-vortaroj. Ja, ĉu ne estas mokridige legi

(ekzemple) en la vortaro Nederlanda-Esperanto de Drs.

MIDDELKOOP — cetere tre laŭdinda kompilaĵo — ke plee (kakejo)

estas “netralavebla necesejo” ? Tio ja estas difino, sed ne traduko !

Ankaŭ neniom utilus metode provizi koncernajn vort-radikojn per

la afiksoj fi- kaj aĉ- . Unue, tiuj svarme troabundus en koncerna

teksto, fuŝante la efikon, kaj due ili tute ne kovrus la celatan

etoson, ĉar estas ne necese — se preni “La Lukto” kiel ekzemplon

el la Krestomatio — kun “fia kantistino” kaj “aĉa buĉisto” ke oni

tie havas aferon, sed jes kun kolorplenaj simeristino kaj kun

buĉoko, en la franca originalo respektive nomataj goualeuse kaj

chourineur — anstataŭ koinee chanteuse kaj boucher. Tiaj

elementoj ja estas supozataj rajdi sur la lango de subsociaj kastoj

kaj posedi koloron de spico kaj trivialeco, kiaj ne hejmas en

koinea buŝo. El aplikado de nuraj fi- kaj –aĉ do ne rezultas la

bezona ŝoka kontrasto, kun humura kromaromo.

Kompreneble, estas neniu devigo por koineon parolantaj homoj

lerni kaj uzi mian Gavaron, kiam ili konscie reprezentas nian

“fundamentan” asocion; ne antaŭ varbotaj skeptikuloj, ne en deckonduta

rondo, ne antaŭ siaj infanoj aŭ lernantoj, ne se oni

ankoraŭ troviĝas en la stadio de komencanto. Ili certe ne bezonas

lerni ĝin aktive, ĉar ili jam povus — pro legado de tiaspeca

literaturo — pasive ekscii, kaj pro kunteksto kompreni, vortojn

kiaj estas la supre menciitaj aŭ kiaj miaj vastigaj hando, kalbo,

pinĉi, knoci, repa, sfoboda (mano, hundo, ŝteli, batali, morta,

libera). Tiu pasiva scieto estos, se ili preferas, maksimume

aplikota aŭ aplikebla en specialaj cirkonstancoj, kiujn

naturlingvaj vortaroj signas “s(lango), t(riviale), f(amiliare)”, aŭ

simile: por spici la kon-versacion, kiam ili certos ke la

kunparolanto scipovas aldoni citilojn ĝustatempe.

Tiel skribis mia karmemora amiko, la filologo O.B. FAHLKE, en

letero: “Se ni fakte volas, ke Esperanto iĝu taŭga idiomo ankaŭ

por ĉiu profana dirado en familio, inter amikoj post glaso da

brando, inter nozems kaj provo’s kaj hippies 15 , por vagantoj kaj

ĉaret-kondukistinoj en la parko, plue por rakontado de spritaĵoj,

ĉagrenvortoj, blasfemado kaj tiel plu, tiukaze oni transformu la

enue ceremonian amelkoluman lingvon en pikviglan esprimilon.”

28

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!