30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

spermo”? Cetere, ĉu eĉ la de ZAMENHOF mem enkondukita drinki

apud trinkegi, ne estas esence slanga vorto ?

Aŭ kiel klarigi ke (rudimentoj de) slango ietie iamtiam pronature

eknaskiĝas sen aŭtora nomo, en medioj kie Esperanto estas konstante

kaj parole uzata. Menciindas tiel kokoso, sovaĝa kongresano,

krokodili, estiĝintaj en niaj Universalaj Kongresoj, same kiel

ĵubano, kanutigi, sapsarapi (ĉambrorobo, anigi al la Canutofonduso,

ŝtelprunti), kiuj tute nature naskiĝis en la Centra Oficejo

de UEA.

Aparte menciindas la granda kompilaĵo “Slango kaj Ĵargono en

Esperanto” el 1996, de la multverka nederlandano Wouter Pilger.

Nature, ĝi restas inter la limoj de Fundamenta Esperanto,

listigante nur stumpigojn kaj metaforojn, sed jam tiel ĝi estas

rimarkinde riĉa. Tiu vortaro estas ankaŭ elŝutebla per la TTT:

www.geocities.com/ wfpilger/slangocx.htm .

Ili demonstras, ke la sociolingvistika fenomeno nur dormetas ĉe

ni, sed estas preta viglege elŝpruci ĉe grandamasa aplikado de

Esperanto. Kompreneble, oni povas lasi ĝin en tiu-ĉi provizora

stato, argumentante ke estas “tro frue” por veki ĝin; ke ni atendu

ĝis post la “fina venko” por agnoski la fenomenon. Efektive — kaj

feliĉe — nia internacia lingvo kapablas plenumi sian neŭtralan

perantan devon ankaŭ sen tiaj marĝenaj kompletigoj kiaj estas

dialekto, slango, arkaika formo. Same kiel por infano estas ĉefafero

ke ĝi kapablu iri, sed ne nepra necesaĵo ke ĝi kapablu ankaŭ

tuje kuri, naĝi, danci …

Sed la demando fine estas ĉu oni deziras aŭ ne deziras ke

Esperanto iĝu au ne iĝu plene la egalulo (eĉ superulo!) de

naturaj lingvoj; ĉu oni permesu aŭ malpermesu al ĝi eniri iujn

maloftajn kulturkvartalojn en kiuj ĝis nun sole naturlingvoj povis

senĝene petoladi. La afero estas ne nepre necesa, certe, sed same

certe ĝi povas esti utila. Ne por ĉiuj, sed por kelkiuj, kaj en kelkaj

cirkonstancoj. Se do mia(j) projekto(j) ŝajnas superfluaĵo(j) por vi

private, kara leganto aŭ legantino, pro tio ke vi havas malsamajn

interesosferojn, tiukaze pripensu ke aliaj samideanoj — eĉ se

estus relative malmulte da ili — ĝojos povi esprimi sin tiamaniere

kaj per tiaj lingvaj instrumentoj. Ili ne ĝenos vin; do lasu al ili la

“amuzon” de tute realismaj lingvofacetoj.

Mia Gavaro tiel faras nenion alian ol glatpoluri ĝuste tiun realisman

lingvofaceton, organizi ĝin kaj precizigi, por metoda (te. ne

kapric-hazarda) apliko kiam bezone, aŭ traduke aŭ originale, ĝis

27

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!