30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

1.5 Ĉu slango ankaŭ en Esperanto ?

Kvankam slango do hejmas ën kaj fontas ël subsociaj klasoj de

homoj, ĝiaj terminoj kaj esprimoj ne necese restas ties ekskluziva

privilegio, kiel skizite. Iom post iom, frue aŭ malfrue, ĝi eksciiĝas

kaj estas uzata ankaŭ en la ĉirkaŭa mondo, ankaŭ de la ĝenerala

publiko; do ankaŭ de vi, kara leganto, kara koinea samidean(in)o,

en via gepatra lingvo. Eĉ se nekonscie, pro altrudo de modovortoj.

Se vi do uz(et)as ĝin plimalpli ofte, kun viaj amikoj, en via

laborejo, kun viaj klubanoj, en viaj amuzejoj, koncerne vian

gepatran lingvon — kial vi do ne kapablus fari same en

Esperanto? Aŭ ĉu vi deziras, ke tiu-ĉi restu por ĉiam nur

akademie strikta, altnivele abstrakta komunikilo de prudaj, senemociaj,

retorikaj homoj ?

Ĉu la hezitema vojo, kiun pionire montris al ni ekzemple J.F.

BERGER, per sia bela traduko de En Okcidento Nenio Nova, kaj La

Vojo Returne (ambaŭ fare de E.M. REMARQUE), aŭ Peter PENETER

per sia originala Libro de Amo, estu el beletrista — se ne el morala

— vidpunkto nura senmorgaŭa sakstrateto ?

Mi komprenas ke prudaj homoj, kiaj fakte estas ankaŭ mi,

abomenas trivialecon kaj pornografaĵojn; kaj do nepre ne estas

mia intenco speciale instigi al tiaj ! Sed mi — kaj vi — ankaŭ ne

estu blindaj antaŭ la reala vivo. Se tiu-ĉi manifestas sin ĝis en

beletro per nekonvena kaj nenorma lingvaĵo, tiel spegulante

gravan aspekton de la homa naturo kaj de la homa socio, ni farus

mal-bonan servon al Esperanto, malpermesante al ĝi akiron de

koncerna esprimilo. Ĉar ni enkarcerigus ĝin en lernejon kaj

akademion, ne lasante ĝin eliri en la straton, en la malkaŝan

intimecon de la hejmo, en la trinkejojn; kurte: en la realan socian

vivon. Esperanto ja fariĝos vera kaj kompleta lingvo vivanta nur

kiam povos ekzisti, laŭ difino de Delfi DALMAU “analfabeta esperantistaro”.

Ĝia impeto kaj sekve ĝia ekzisto estas cetere sentebla kaj rimarkebla

jam en tiu-ĉi nia ŝirmita antaŭprepara fazo movada, por ĉiu

kiu ne portas klapojn ĉe la okuloj. Alimaniere, kiel oni klarigu la

jaman aperon en Esperanto — sub la plumoj de niaj verkistoj —

de tabuaj slangaĵoj kaco, piĉo, fiki, kaki, pisi, ĉuro apud la

fundamentaj veteranoj “peniso, vulvo, sekskuniĝi, 14 feki, urini,

26

14. Sadisma preskoboldo difinis “fiki” en la unua versio de PIV jene: “seskuniĝi kun

virino” — ve, la malfeliĉa homino !

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!