30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

citante sur tiu-ĉi tereno la disvastigon kaj kreopovon de sporto !

En anglalingvaj landoj la invado ek-de malsupre estas eĉ tielgrada

ke la oficiala lingvo minacas malaperi de sur la publika scenejo

por estiĝi nenatura komunikilo de preskaŭ nur instruistoj,

akademi-anoj, politikistoj, kaj oficialaj institutoj.

Paralele. kiom koncernas beletron, oni vidis la naskiĝon de aparta

krimliteraturo, laŭ franca modelo nomata série noire (nigra serio) 9

— triviala frateto de la tiel populara “polica romano”— kiu faras

abundan uzon de krimula slango. 10 Hodiaŭaj aventuraj kaj

spionadaj romanoj, la bildstriaj rakontoj, 11 la fantascienco, en ĉiuj

formoj (libroj, radjoludoj, filmoj, teatro) faras al ĝi larĝan laborspacon.

Kaj kion diri pri la multaj protest-grupoj kiuj en sia ribelemo,

vandalismo kaj sklaviĝo al drogoj, 12 uzas slangon tiel kompleksan,

ke ĝi komencas impresi kvazaŭ aparta dialekto aŭ idiomo ? 13 Aŭ

pri la grandegaj rolo kaj influo de televizio kaj filmo ? La potenco

de ĉi-lastaj estas ja tiel nekredeble granda ke ili per ĉirkaŭvojo

revivigas (aŭ entute kreas!) slangon eĉ en landoj, kie ĝi forgesiĝis

malantaŭ la publikaj kulisoj aŭ apenaŭ naskiĝis, ĉar “postsinkroniga”

tradukado, fare de inventemaj lingvospecialistoj,

redissemas ĝin tagon post tago en ĉiujn hejmojn.

Konklude, mi estas en rajto diri ke slango ĝenerale, kaj krimula

slango speciale, iam estis, nune estas, kaj ankoraŭ estos, en ĉiam

kreskanta grado, grava lingvofaceto de naturlingvoj; faceto kies

spitanta etoso kaj bunta formo ĝis nun mankis en nia neeviteble

klasika kaj norma planlingvo Esperanto.

09. En Esperanto mi por tio proponus la terminon “anatema literaturo”..

10. “Pridemandado” (4.17) kaj “Fatala Pokerludo” (4.16) en la Krestomatio.

11. Vidu “La Milionula Adoptofilo” - 4.14

12. Legu la gazetartikolon “Slango de la Malbenitoj” - 4.19.

13. “Vagabonda Venĝo” - 4.20.

25

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!