30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

Kompreneble estis ne nur romanoj aŭ teatraĵoj kiuj sisteme aplikadis

la popolan slangon, sed ankaŭ poetaĵoj. Proksimiĝe al la 20-a

jarcento tiel okazis proliferado de parizmodelaj kanzonoj el

varieteoj kaj café-concert kies rolon baldaŭ transprenos gramofondiskoj

kaj filmoj, kaj tiuj-ĉi eĉ abunde. La deca burĝo ja spertas

tiujn distraĵojn kiel specon de katarso en kiuj la aŭdataj kaj

vidataj krudaĵoj iel senkatenigas liajn primitivajn instinktojn —

samtempe ilin ankaŭ ekscitante — donante impreson pri liberiĝo

el la karceriga “bonmora” mondo ĉirkaŭa.

Estus do eraro espekti ke ĝenerala plialtiĝo de la vivonivelo en

plene industriigitaj landoj de nia propra tempo malkonstruus kaj

komplete elradikigus aktive uzatan slangon en sia 19-jarcenta

krimula vesto, favore al la sola koineo. Vere, provincaj kaj agrokultivaj

regionoj perdiĝis, kune kun siaj rabistoj, kaj do ankaŭ la

slango en krimula kadro, igante la lingvaĵon vegetadi ĉe migrantaj

brokantistoj kaj foirvojaĝistoj. Estas cetere ĉe posteuloj de ĉi-lastaj

en Flandrujo ke mi mem iam lernis buŝplenon da tiaj “sekretaj

vortoj”. Sed nia moderna epoko centrigas ĉion en la moloĥaj

ventroj de teknike, ekonomie, kaj sociologie ŝvelegintaj urbegoj.

Estas en tiuj centroj ke slango en ĉiuj ĝiaj aspektoj, käj krima käj

alia, por tiel diri renaskiĝis. 8

La ĉefrolon en tio sendube ludis kaj ludas Usono, pro diversaj

motivoj: estas tie ke la modernaj urbegoj unue kaj supermezure

elkreskis; estas tie ke enmigris sennombraj aventuristoj kaj

fuĝantoj el ĉiuj landoj, popoloj, kaj rasoj, allogataj de promeso je

sukceso en la “Nova Mondo”; estas tie ke novmodaj bandoj —

mafiaj gangsteroj — organizis sin grandskale en “sindikatoj”, la

gildoj de moderna tempo. Ilia krimslango muldiĝis ën kaj prö

modernmetoda kontrabandado (de alkoholaĵoj kaj narkotaĵoj kaj

armiloj), ĉantaĝa sistemo de “protektado” je entreprenoj kaj

komercaj butikoj, ekspluatado de amuzejoj, prostituejoj, monludejoj,

vetkuroj kaj tiel plu. Ĉio-ĉi tro bone konata por detaligi —

la legendaj nomoj de Al CAPONE kaj FBI estas plene elvokaj.

Sed konekte kreskis kaj ĝeneraliĝis ĉiuj aliaj specoj de slango pro

la rapida, eĉ fulme rapida, moderna disvastigado de novaĵoj pere

de gazetaro, radjo, kaj niatempe televizio kaj la Interreto. Ili facile

enpenetras nian ĉiutagan vivon, eĉ nian privatan hejmon, sub

masko de laŭmodaj esprimoj. Mi farus gravan neglekton, ne

24

7. “Fuŝita Eksperimento” – 4.7

8. “Ebria Konfeso” (4.4) kaj “Amo de Piĉulino” (4.2) en la Krestomatio.

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!