30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

Post la Franca Revolucio venas la teroro de tn. Bruligantoj, kiuj

maskite elpremis de izolite loĝantaj terkultivistoj la lokon de ilia

monkaŝejo, rostante al ili la piedoplandojn super kamena fajro.

Sed tiam la erao de grandorganizitaj krimularoj komencas jam

velki. Rimarkinda literaturaĵo, kiu iel markas tiun subeniron,

estas la “Memuaroj” de VIDOCQ, legenda policisto kaj estinta punlaboranto,

kies verko plenas je krimula slango 3 . Sin anoncas la

19-a jarcento kun industriigo, administrada organizo, demokratiigo

de oficoj, sed ankaŭ kun estiĝanta proletaro kaj marksisma

klasbatalado.

Disfalo de rabistaroj havis kiel naturan sekvon, unue ke ilia pli

malpli hermetika slango vaste diskrevis, enpenetrante la

ordinaran lingvon kaj ties dialektojn. Tiel ĝi tute perdis sian

faceton de sekretaĵo, mergiĝante en la kutiman slangon. Sed dualoke

ĝi tiel ankaŭ plene eniris la beletron, precipe de Francujo kaj

de Anglosaksonaj landoj. Aŭtoroj de la Romanecismo, malkovrinte

slangon kiel reprezentan trajton de subsociaj tavoloj, ŝatas meti

ĝin en la buŝojn de siaj fiktivaj kanajloj. Ili volonte ĉerpas inspiron

en la malnovaj vortaroj kaj ĉe VIDOCQ, sed tute ne hontas

kompletigi sian mankon je scio per propraj inventaĵoj —

planlingva principo en naturlingvo ! Tiel SUE 4 kaj BALZAC, sed

ankaŭ la monumenta Victor HUGO en sia Les Misérables (La

Mizeruloj).

Tiu laŭmoda literatura ondo atingas sian kreston en posta Naturalismo,

kiu ja intencas prezenti la fie kaj aĉe nudan veron de

realaj homoj kaj vivokondiĉoj. Elstaran ekzemplon de tia slanga

beletro ni trovas en L’Assommoir (“La Buĉejo” = la drinkejo) de

Émile ZOLA kies malfeliĉa heroino iom post iom fiiĝas kaj aĉiĝas

pro sortobatoj, kion atestas akompana trivialiĝo de ŝia vortuzado.

5

Sed ankaŭ socialisme pensantaj verkistoj kiaj Gerhardt

HAUPTMANN, danke aplikis slangon 6 kaj satiristoj kiaj George

Bernard SHAW en sia senkompara teatraĵo Pygmalion kies heroino,

kontraŭe al la ĵus citita malfeliĉulino, suprengrimpas la socian

eskalon, laŭŝtupe delasante sian dialekton kaj sian slangon, sub

instruado de lingvoprofesoro. 7

3. Legu “Ruzo de Policestro” - 4.18.

4. “La Lukto” - 4.13.

5. “Vomkapeco” - 4.22.

6. Vidu “Proleta Protesto” en “Popido, la Verda Dialekto”.

23

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!