30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

4.27 Ĉantaĝo

214

Apud la Memuarojn de Vidocq en Francio kaj de Adjutanto

Groen en Holando, mi trovis tiajn ankaŭ en Hungario, fare

de la policoficiro Fóti Andor, sub la komunisma reĝimo. La

homoj de la leĝo deziras malkovri la kunvenejon de

danĝera krimula bando, por povi aresti la tutan anaron per

unu bato. Nur kelkaj membroj estas konataj, inter kiuj iu

Ákos, kiu eskapis el prizono kaj pri kiu envenis informo ke li

troveblos en la budapeŝta restoracio en akompano

de iu virino.

Ĉio ĉi ne daŭris pli longe ol dudek minutoj kaj jam oni reforiris.

Apenaŭ eksidiĝinte je mia skribotablo, por meti iom da ordo en

miaj pensoj kaj preni mian revolveron, Eliza [la sekretariino] min

avertis: Tiu Erno [spuristo] denove volas kontakti vin.

- Do rapide, mi petas!

- Jen Erno… Bonvolu veni tuj. Ákos troviĝas en la restoracio

Anna kun iu virino. Mi atendos vin ĉe la angulo de Strato Váci kaj

Placo Vorosmarty.

- Ni rapidos! mi respondis, kaj al leŭtenanto Nagy: - Venu kun mi!

Ĉu vi havas armilon ?

- Pozitive !

- Ni devas hasti, ĵetis mi al la ceteraj policistoj, kiuj kune kun mi

estis venintaj de la interkonsiliĝo. – Ke ĉiu okupu sin pri sia

individua tasko; ne necesas atendi min. – Eliza, se la granda ĉefo

bezonus min, diru ke ni iris al la Anna.

Jam baldaŭ ni estis surloke. Vidante nin alveni, Horvath aperis el

sub portalo. – Ĉefo, li enestas kun blonda virino… Mi intencas alpaŝi

lin, ĉu en ordo ?

- En ordo, mi tuj respondis, kaj vidis ke li estis iom surprizita, ĉar

ĝis tiam mi neniam permesis al li tian agon. – Ŝajnigu rekoni lin,

diru ke vi estas en runo, sendinera, kaj provu lin blakmeli; sed ne

akceptu se li proponas pagi jam tuje; kontraŭe provu ekscii lian

adreson. Nun, atendu momenton por ke ni povu instali nin ĉe

apuda tablo, por povi se bezone tuj interveni.

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!