30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

karaktero. Estiĝis sekve la falsa impreso ke slango ĉiam, pronecese

kaj origine, estas kaj devas esti nur sekretema konvenciaĵo;

falsa impreso kiu eĥas ĝis la hodiaŭa tago en multe da

eksplikaj vortaroj.

Por la germana lingvogrupo kaj ekster la sfero de oficialaj

dokumentoj, plej antikva aŭtoritata verko pri — evidente kaj

denove 1 — sekreta friponlingvaĵo estas latintitole la Liber

Vagatorum (Libro pri la Vagabondoj) el Köln 1510, en kiu la

leganto povas lerni, krom la Wortarom Phriponeys, Banduleys,

ed Crimuleys, ankaŭ la Ruzay Manieroy del Almozpetantoy

aù –petantinnoy, per cuyuy ilùi multoe del Homeys

trompait. Novafoje tiu libro celas defendi la bonan publikon (=

riĉan burĝaron) kontraŭ kanajlojn, informante pri ties sekretlingvaĵo

porque cheyu sihin contrez ityo gardu. La sufiĉe

ampleksa kompilaĵo mem apogiĝas grandaparte sur Die Basler

Betrügnisse der Gyler (Bazelay Trompazhoy del Phiuloy) el ±

1450, kredeble la tutunua tiaspeca vortara verko en Eŭropo. La

“Libro pri la Vagabondoj” siavice estis kopiata kaj konsultata de

kleraj interesiĝantoj ĝis en la 19-a jarcento !

Notindas, ke multaj ĝiaj vortoj estas de ĵida aŭ cigana deveno, tial

ke estis multe da Judoj kaj Ciganoj inter la translimen migrantaj

komercistoj de tiu tempo. La unuaj, ĉar kristana ostracismo malpermesis

al ili plenumon de administradaj oficoj aŭ organizitaj

metioj, la duaj pro sia ne kvietigebla nomada sango. Ekzemple:

germana Schurer (krastisto) = ŝtelisto, devenas de cigana |TŠOR|,

kaj dica goochem (ŝruda) = ruza, lerta, de ĵida |XOXOM|.

Tiu lingva enpenetro tamen ne aŭtomate pravigas la konkludon ke

estis ankaŭ multe da Judoj kaj Ciganoj en la rabistobandoj ! La

sola fakto mem de ilia forta religiamo aŭ severa grupmoralo male

faras ke la pocento de krimeco ĉe ili ambaŭ, tiutempe kiel hodiaŭ,

estas kompare minimuma. Tiu fakto bedaŭrinde ne malhelpas ke

oni jam plurfoje prezentis la supre menciitan vortaron kiel

“pruvon” pri ĉiama krimemo, precipe de Judoj. En niaj tempoj tion

faris la Nazioj; en 1528 estis … Maarten LUTHER proprapersone,

kiu en tiu jaro reeldonis la Liber sub titolo “Von der falschen

Bettler Büberei” (Prid phalseys Almozuleys Phriponazhoy),

asertante en sia antaŭparolo, ke la germana krimoslango certe

devenas de la Judoj.

21

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!