30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

Eduardo – Ni troviĝas en ĉeesto de la mistero de la memo. Kie

vagas en tiu-ĉi momento la memo de Agripina? Eble interne de vi?

Eble interne de mi? Eble en unu el aliaj miloj da memoj, da memmemoj…

Bluzulo – Bone, mi ventumas.

Eduardo – Ĉu vi kredas troviĝi en la Operdomo, juna amiko? Vi ja

ne ĉesas ripeti ke vi ventumas, sed vi restas tie najlita kiel sur

kruco!

Bluzulo – Bonvolu pardoni min, mi ja ne estas en bona formo.

Bone, mi do ventumas… ĉu eblas tra la fenestro?

Eduardo – Plivole tra la pordo, tamen: Simplescom Simplesques.

Bluzulo – Estas vero. Vi ja estas strangulo… Nu do, ĝis revido,

sinjo, adiaŭ! (Li malfermas malĝustan pordon.)

Eduardo – Sed ne, ne tratie, estas la necesejo!

Bluzulo – Ho, mi petas pardonon.

Eduardo (Kiam la junulo estas jam en la alia ĉambro) – Refojan

dankon! Transdonu miajn salutojn al via kara patrino!

(Reprenante sian libron) – Kie mi do estis leganta? … Ha jen! Nun

silenton, Agripina! Silenton! (Legante) “Jam delonge mi postulas

higienon de la idealoj, logikon de la dezirado. Tio kio pleje

distingas la infanan menson de la plenkreska, estas ke la unua

ne konsentas pri la memeco de la realo kaj anstataŭigas ĝin per

la bildo kiun formas la deziro. Estas domaĝe por la konfuzo de la

idealismanoj, komencante per la plej eminentaj — Platono aŭ

Kant — ke iu sorĉisto ne povas dum kelkaj horoj transformi la

universon laŭ la skemoj de ilia programo. Estus belege!” Ĉu ci

aŭdas, Agripina: be-le-ge !

(La najbara suĉinfano revekiĝas kaj eligas kriegojn.)

208

FINO

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!