30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

Bluzulo – Bone, se tiel statas, mi ventumas… Strange impresas

min vidi kadavron en noktoĉemizo kaj kiu subite mutas

komplete… Antaŭ unu minuto, ŝi ankoraŭ volis doni al la mi la

noktopoton; kia situacio! Miaj pjernoj tremas.

Eduardo – Ĉu vi akceptus glaseton da likvoro? Ie mi ankoraŭ

havas malnovan restaĵon de menta alkoholo…

Bluzulo – Ne, dankon; ekstere atendas min Ĵoĵo, statuante; li

certe komencis jam ronĝi al si la ungojn!

Eduardo – Ah, vi havas alian memon kiu statuas. Alian memon.

Bluzulo – Ĵoĵo, mi diras. Estas mia pli juna frato. Li estas nur

sepjara, sed jam pli memstara ol mi… Se doni ekzemplon: kiam

kvinjara li komplotis por kidnapigi sin… urdire kun nia onklo…

Se ci ne volas min kidnapi. diris li al la lonoko, mi rakontos ĉie ke

ci kondutas fimorale… La lonoko ja iom kindanis, sed li fine

kunmajkis… Ili dividis inter si la elaĉetmonon. Imagu tian

karaton! Nur, la malfeliĉa frateto poste preskaŭ mortis pro surabundo

da ĉokolado.

Eduardo – Aha, kaj krom Ĵoĵo, ĉu vi estas unika filo? Aŭ eble…

Bluzulo – Mi havis ankaŭ kaĥinon – Manon ŝi nomiĝis – kiu

dekdujara jam spertis aborton; sed post ŝia tioma aborto, oni ŝin

operaciis vane kaj entombigis ŝin en dolĉeco. Malbona afero la

misnaskoj. Sed mi ne scias kial mi rakontas ĉion-ĉi al vi…

Eduardo – Kiu sin esprimas, sin fortigas. Esprimi sin estas

natura bezono por homoj, mia juna amiko.

Bluzulo – Bone, nun mi ventumas.

Eduardo – Eĉ la plej grandaj piratoj de la historio – Attila,

Ludoviko 11-a, Tamerlan, Napoleono – ne eskapis al esprimismo.

(La brako de Agripina subite etendiĝas kaj frapas la plankon per

obtuza bruo.)

Bluzulo – Merdo! La oldulino reviviĝas!

Eduardo – Sed ne, mia juna amiko, trankviliĝu, estas nur ŝia

brako kiu etendiĝis. Tute natura afero. La brakoj de ĵusmortintoj

kutimas etendiĝi pro lasta provo montri al ni iun direkton, kiu

restas obskura; ĉiam la saman direkton… specon de nevidebla

poluso…

Bluzulo – Bone, tiam mi ventumas; mi ne ŝatas vidi tiaĵojn.

207

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!