30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

al vi la ĉambropo… (Ŝi malfermas la noktotableton)… la po… la

po… Aah, aaah! (Ŝi eligas stertorojn kaj falas morta sur la

plankon.)

Eduardo – Nunu, Agripina ??

Bluzulo – Merdo! la oldulino forglitas! Diable, ne eblas! (Li estas

tute konsternita.) Mi, mi forrunas. Vi ne konas min, aŭdu! Vi

neniam vidis min! Kia afero!

Eduardo (trankvile palpas la pulson de la mortintino) – Ŝia pulso

plu ne batas. Mi konstatas la ĉeson fundamentan, radikalan, kaj

subhaŭtan de la pulsado de Agripina.

Bluzulo (ploretante) – Komprenu do, estis nur por vin miedigi…

Neniam mi estus pafinta… Mi neniam faris malbonon, eĉ ne al

insekto, mi… Estis nur maniero por akiri iom da poŝmono, jen! …

Mi havas respondecojn, mi, amason da raguloj sur miaj ŝultroj:

Lulu, Monika, la Pantero, Dedeo, Carmen, Betty…Necesas ja iom

da komforto; precipe en tiuj-ĉi tempoj. Aktuale la situacio estas

sufiĉe malfavora; plu ne estas kiel en via epoko…

Eduardo (metas orelon kontraŭ la bruston de Agripina kaj ekjubilas)

– Sed ŝi ja vere estas morta, morta kiel Cezaro kaj Brutus,

pli morta ol la Morta Maro! Ho, dankon, juna viro, dankon! Se ci

ne estus veninta ĝustatempe, mi kredas ke mi mem estus ŝin

strangolinta! Fojfoje mi jam provis korinciti ŝin, dum la matenmanĝo

subite imitante la grumbladon de lupo… Iun fojon eĉ, mi

trompvestis min kiel fratulino de la malriĉuloj, sed ŝi tro bone

konis min, ŝi jam tuje moknomis min “povra amiko”… kaj nun vi

tujsukcese… Kiel do mi povas danki vin? Estis malprave rifuzi la

noktovazon.

Bluzulo – Vi estas atestanto ke… ne… ne, vi ne estas atestanto…

Vi estis leganta kaj, ĝuste kiam vi turnis paĝon, hop! via esposino

demetis la fusilon; alia vivopaĝo turnita… jen… Mi, mi povas lavi

al mi la manojn…

Eduardo – La komplekso de Pilatus, kompreneble.

Bluzulo – Mi neniam vidis vin. Vi neniam vidis min. Du blinduloj,

certe!... Du blinduloj, du surdmutuloj, du invalidoj, du…

Eduardo – Sed ne metu vin en tian embarason, juna amiko!

Agripina jam de kvardek jaroj suferis kormalsanon. Jen ŝi

senigita.

206

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!