30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

4.26 Eduardo kaj Agripina

204

René de Obaldia estas eminenta franca multverkisto (1918-

2xxx) de romanoj, rakontoj, teatraĵoj, eseoj, ĝenerale kun

persona stilo de la tn. “nigra humoro”, kiuj gajnigis al li

multenombrajn literaturajn premiojn kaj akceptigis lin en la

prestiĝa Franca Akademio.

Jen ĉerpaĵo el lia unuaktaĵo “Edouard et Agrippine”, origine

dissendita kiel radjo-ludo, poste eldonita ĉe Grasset, Paris

1967. Eduardo kaj Agripina estas geedzoj sesdekjaraĝaj.

Estas malfrue en la vespero. Ili sidas en komuna lito,

legantaj: li dikan filozofian libron pri Ekzistadismo, ŝi

ĵurnalon. La viro jam delonge pacience suferadas pro la

senĉesaj komentoj, mokoj, kaj kritikoj de sia edzino. El

ĉambro de la najbara domo aŭdeblas de tempo al tempo

ploregado de bebo. Tiu akra bruo ne ĝenas la edzon, kiu

cerbumadas trankvile kaj serene, sed des pli la edzinon,

kiu ekscitite plendas kaj vane provas inciti sian edzon ion

entrepreni. Ŝi ankaŭ komencas timi, legante en la ĵurnalo

pri lastatempaj rompŝteloj en la urbo fare de tiel nomataj

“nigrabluzuloj”, agresemaj kaj sendisciplinaj gejunuloj, da

kiuj oni renkontas en ĉiu kriza fazo de la socia historio.

Tiun timon ankoraŭ akrigas la fakto ke ŝi kaŝis ormonerojn

en la nokta ĉambropoto. Subite aŭdeblas en la apuda

ĉambro skrapetojn, kvazaŭ iu provus malfermi seruron. La

virino ekscitiĝas ankoraŭ pli kaj incitas la viron al ekago.

Sed tiu nur respondas per trankviligaj poeziaj frazoj.

Aŭdeblas pliaj bruoj, pro kiuj la maljunulino pli kaj pli

panikas, dum la edzo ĉiam same respondas trankvilige. Ĝis

fine …

(La pordo de la ĉambro brutale malfermatas, perpiede puŝita.

Ensaltas juna nigrabluzulo, revolveron en sia pugno.)

Bluzulo - La dineron, oldulino, aŭ mi cin konfitos !

Agripina – Ho, mia Dio !... Kion mi diris al ci, Eduardo ? Ho, ho,

ho, mia Dio ! … Eduardo ? Lasu cian libron, estas sinjoro tie-ĉi…

Estas malĝent… Ho, ho-la-la !

Bluzulo – Rapide, oldulino, ne perdu tempon! Mi jam havas 17

godojn. La dineron !

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!