30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

4.25 Kviz-demandoj

Alia amuza filmo de Howard Hawks, Ball of Fire (Pilko de Fajro) el

1941, donas efektivan rolon al slango, pro tio ke mondofremda

profesoro pri la angla lingvo (Gary Cooper) vidas sin devigita enketi pri

la aktuale parolata popola lingvaĵo. Li estas membro de akademia

entrepreno en kiu ok sciencistoj devas kompili novan enciklopedion.

Ilian streĉan entreprenon interrompos konatiĝo de la lingvoprofesoro

kun juna bela dancistino (Barbara Stanwyck), kiu deziras eskapi

gangsteran bandon. Ŝi kuntrenos la tutan skipon en aventurojn

samtempe komikajn kaj danĝerajn. Jen la enkonduka sceno.

En la komenco de la filmo, post kiam ili faris viglan promeneton

en la najbara parko, kaj post interkonsiliĝo kun la mecenato de la

tuta projekto, nia grupo de sciencistoj kolektiĝas en la vasta

studoĉambro, kiu plenegas je libroj kaj paperaĵoj ĉiuspecaj. Ili

estas pretaj starti novan labortagon — atinginte la literon S post

naŭ jaroj de penado — kiam subite envenas agema ruboĉaristo,

kies ŝarĝaŭto ĵus traveturas la straton.

Rubaĵisto – Salut ! Mi esperas ke mi ne ĝenas, mi envenis tra la

kuirejo.

Ĉiuj – Kiu estas vi ??

Rubaĵisto – Mi estas la rubaĵisto, mi deziras ion ekscii pri

Cleopatra.

Ĉiuj – Ĉu Cleopatra ??

Rubaĵisto – Jes; tio-ĉi estas speco de librejo aŭ de lernejo, ĉu ne ?

Historiisto – Nek nek; ni laboras je enciklopedio.

Rubaĵisto – Enciklo—kio ?

Lingvisto – Enciklopedio; verko kiu strebas kompili kaj katalogi la

tutan homan sciaron.

Dommastrino (rapide envenas) – Juna viro, ĉu vi envenis tra mia

kuirejo ?

Rubaĵisto – Jes ja, amikino.

Dommastrino – Mi ne estas via amikino, kaj vi tuj eliru !

Ĉiuj – Ho ne, Fraŭlino Bragg, ni petas !

Lingvisto – Ni trovas lin tre interesa; bonvolu daŭrigi.

194

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!