30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

Susan – Hola, polano ! Ci atingos nenion tiamaniere. Venu tien-ĉi!

Policisto – Ĉu mi ?

Susan – Jes, ci. Venu! Estu wajsa, estu wajsa. Ci deziras ricevi

snavaton, ĉu ne ?

Policisto – Nu, finfine; mi certe deziras tion.

Susan – Lasu min eliri el tiu-ĉi kesto kaj mi ellasos la pigon kaj

ĉion elsputos.

Policisto – Unu momenton, sinjorino … Sed ci ja ne estas

sinjorino !

Susan – Ja mi gladumis cin kelkatempe, ĉu ne ?

Policisto – Ci certe faris tion.

Susan – Mi povus fari dupon el ajna polano. Kiun nomon mi

deklaris al ci ?

Policisto – Nu, cia nomo estas, eh … Susan Vance.

Susan – Vance, Kitty Vance, tiu estas mia oficiala oĉestfo. Sed la

anaro min kutimas nomi “Turnoporda Suzi”. Nun ci balzamis nin

ĉiujn. Mi petas, karocjo, malfermu, malfermu.

Policisto – Ĉesu, ĉesu ! Mi malŝlosos neniun pordon tie-ĉi ĝis ci

promesos paroli.

Susan – Aŭskultu, mi volonte parolos. Mi parolos tiom multe ke

cia hararo bukliĝos. (Ŝi svingetas la fingrojn antaŭ lia vizaĝo.)

(Kiam la pordo estas malŝlosita, ŝi sin hokas sur tiu kaj laŭvorte

rajdas ĝin turne malferma, por ilustri sian kromnomon. Tiel liberigite

ŝi adiaŭgestas al la “membroj de sia bando”, paŝas al la ĉelo

de David kaj ŝajnspitante diras al tiu:)

Susan – Ha, ĉesu kazacigi, Ĝeri, iĝu wajsa, la afero estas

provalita.

Policisto – Ĝeri ? Ĝeri ? Ĉu lia nomo do ne estas David ?

Susan – Ĉu David ? Ho, ci do vere ne memoras non Ĝeri la Ĉildo?

Policisto – Ĝeri la Ĉildo ?! Notu tion, deputito !

David (malespere) – Ŝerifo, ŝi nur inventas tion laŭ krimfilmoj,

kiujn ŝi spektis.

190

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!