30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

Plato faris notojn pri dialektaĵoj kaj lingvaj deviaĵoj, kiujn ni

hodiaŭ etikedus slangaj.

Kiom koncernas specife la eŭropan kultursferon, mezepokaj

eposoj kiaj la Roman de Renard uzas la trivialan vortaron de la

“popolaĉo” same kiel popolfarsoj kiaj Till Eulenspiegel [por ambaŭ

vidu Arkaika Esperanto]. La angla poeto Geoffrey CHAUCER en la

14-a jarcento plancele utiligis slangaĵojn por distingi inter la

diversdevenaj pilgrimantoj rolantaj en lia klasika Canterbury

Tales. Ni trovas slangon ankaŭ en la buŝo de popolanoj aŭ krimuloj

rolantaj en la tiel nomataj “Misteroludoj” — tiuj estis

teatrigitaj vivo kaj morto de Jesuo Kristo aŭ de iu katolika

sanktulo — de 15-a kaj 16-a jarcentoj. SHAKESPEARE ĝin aplikas

en iuj siaj klasikaj dramoj, samkiel John GAY en sia The Beggars

(1728) kaj Charles DICKENS (19-a jc) kiu lasta ĝin aplikis en

romanoj pri la surstrata vivo de Londono, paralele al Mark TWAIN

en Usono pri la vivo de ordinaraj homoj laŭlonge de la riverego

Mississipi. La fama germana Dreigroschenoper de Berthold BRECHT

en la ĵus pasinta 20-a jarcento estas plena je ĝi, samkiel la

muzikfilmo My Fair Lady, laŭ la verko de G.B. SHAW. Jen do

slango ĝis en mejloŝtonaj klasikaĵoj de la eŭropa kulturhistorio, eĉ

se ni fkankenlasas enmikson de dialektoj. Kaj mi certe ne citis

ĉiujn !

Tamen, tiuj beletraĵoj ĝenerale nur eksponis kaj utiligis slangon

sen antaŭa vere lingvistika esploro aŭ sen iu popolmora analizo.

Kiom mi eksciis, ni devas atendi la jaron 1426 en Francujo por

vidi la unuan efektivan agnoskon oficialan pri la naturo kaj aparteco

de slango. Estas tiu agnosko policana dokumento pri friponuloj,

en kiu ni legas:

Lequel NOBIS dist au suppliant qu’il alast avec lui en l’ostel où pend

l’enseigne des petits soliers et que il avait trouvé son homme ou la DUPPE,

qui est leur manière de parler, et que ils nomment JARGON, quant ilz

trouvoient aucun fol ou innocent qu’ils veullent decevoir par jeu ou jeux et

avoir son argent.

Aŭ, tradukita per Arkaika Esperanto:

Cuyu NOBIS ad Plendantom dirit que lùi in Gasteyom irit

cuyoe Anontztabulom prid Trid Shuetoy expendat, char

ityahem Homon sihan trowintam estit aù DUPON, cuyel

Parolmanierom del ilùi estat, cay cuyun ZHARGONOM

nomait, cuyahem trowintay estait heyun Malsaghulon aù

19

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!