You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
4.24 La Ŝajnkrimulino

La usona filmo Bringing up Baby (Edukante non Bebo) el 1938, realigita

de Howard Hawks, estas klasika modelo de sensenca teatraĵo en

kiu la miskomprenoj, erarpaŝoj, kaj fuŝaĵoj sekvas unu la alian senhalte

ĝis la fino, en kiu okazas kolapso. La aktoroj dialogas tiel rapide, ke oni

ricevas la impreson ke ili hastegas por atingi la finon de la komikaj

scenoj. Nur la plej lertaj kapablas mastri tian postuleman taskon de

aktorado. Ĉefrolas Cary Grant (en rolo de mallerta, forgesema, kaj

stult-konduta paleontologo) kaj Katharine Hepburn (en rolo de sintruda,

impulsiva, frenezeta filino de riĉeguloj). Jena sovaĝritma farso, tra la

“batalo de la seksoj” kiel gvidfadeno, daŭre mokpikas gravajn

institutojn, psikiatrion, sterilan sciencon, la policon, kaj la burĝan socitavolon.

La titolo referas al dresita brazila leopardo, dorlotbesto de la

heroino, kiun ŝi nomis “Bebo” ĉar ĝi ŝatas koncernan usonan kanzoneton:

“I can’t give you anything but love, Baby” (Mi povas doni al vi

nenion alian ol amo, Karulino). Tiu malsovaĝa rabobesto kaŭzas

multajn komplikiĝojn, jen pro ektimo ĉe personoj, jen pro ties malkredemo

pri ĝia ekzisto.

La juna sciencisto David Huxley, post kvar jaroj da

eksperimentado, sukcesis rekonstrui la gigantan skeleton

de brontosaŭro. Mankas nur unu ostego, la klaviklo. Tiun

oni liveros al li perpoŝte, la sekvan tagon. Tamen, la tuta

entrepreno lia estas en danĝero pro kadukeco de la halo en

kiu staras la praepoka skeleto kun aliaj valoraj fosiliaĵoj.

Pro tio li aspiras akiri unu milionon da Dolaroj de iu filantropa

riĉulino — neniu alia ol la onklino de la ventkapa

Susan Vance — kiu lasta hokas sin al li, kaŭzante sennombrajn

komplikiĝojn en lia vivo. Post multaj ridigaj

eventoj kaj situacioj, la juna paro trafas en prizonon, li

kulpigita esti rompŝtelisto kaj ŝi danĝera frenezulino. La

ŝerifo kaj lia asistanto plus psikiatro, kiuj certe ne inventis

la radon, obstine rifuzas kredi iliajn eksplikojn, eĉ ne post

kiam alvenas eminentaj personoj por ilin senkulpigi. Male,

ankaŭ tiuj estas enkarcerigitaj kiel estante membroj de la

sama bando. Fine Susan realigas al si, ke nur iu “konfeso”

povos kontentigi la stultajn policistojn. Ekparolante slange,

ŝi do kondutas kvazaŭ ŝi estus efektive gangsterino

(“Turnoporda Suzi”) kaj preta perfidi ĉiujn anojn de la

bando. La ŝerifo, jam vidante sin kiel gloran kaptinton de

danĝera krimularo, tuj akceptas ellasi ŝin el la karcero por

fari plenan konfeson protokolotan.

189