30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

4.23 Ŝuzoj el Brokantejo

La posta estas satira rakonteto, ruse verkita de Evgenij Gerzon kaj al

Esperanto tradukita de E.S. Perevertajlo. Ĝin aperigis Heroldo de

Esperanto (1976-09-20) sub la titolo: “Anglismemo, ĉiulingva malvirto”.

La anglismoj tie-ĉi evidente rolas kiel slangaĵoj, paralelaj al

Gavaro.

Nikolaj Nikolajeviĉ revenis hejmen en bonega humoro. Finfine

estas tradukita kaj fordonita al kompostado la libro de la angla

fakulo. Nun li povas okupiĝi pri sia familio, pri la filo. Ja, li

preskaŭ forgesis, kiel tiu aspektas …

Jam ĉe la pordo impetis al li la ploranta edzino.

- Kio vin skuis ? – demandis Nikolaj Nikolajeviĉ.

- Nikolĉjo, - eklamentis ŝi, - al Alik estas malbone, malbonege !

- Kio okazis al li ? – ekdiris la viro.

- Malbono ! – ploregis la edzino. – Mi komencas tute ne kompreni

lin. Aŭdu, ekzemple hodiaŭ, ni estas paŝantaj preter brokantejo

kaj subite li petas, ke mi al li aĉetu iujn ŝuzojn… – La larmoj

malebligis al ŝi paroli. – Ĉu vi imagas ? Laŭ mi li komencas deliri.

En la deka klaso ja estas tiaj superstreĉoj… Kion fari ?

Nikolaj Nikolajeviĉ zorgeme flankenigis la edzinon kaj decide trapaŝis

al la ĉambro de la filo. Alik kuŝis en la fotelo, ĵetinte la

piedojn sur la skribotablon. Lia harar-kamuflita vizaĝo ne estis

videbla.

- Helaŭ, fadzer ! – basis li, skuante la boskon.

“Fadzer” konsterniĝis subite.

- Klarigu al mi, - postulis li, - per kio vi maltrankviligis la panjon?

- Najse, – ridetis Alik, - jam ŝi kaŝinformis, ĉu ?

Nikolaj Nikolajeviĉ mienaĉis:

- Do, mi atendas.

- Nu, kion spiki ? – replikis la felulo, - mi kulpas, ja, elreligis mi la

maljunulineton. Batu al mi la fejson kaj la afero estos mejkita.

“Irina estas prava, li efektive deliretas” - ekpensis Nikolaj Nikolajeviĉ.

Sed subite en la kapon venis abrupta penso.

185

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!