Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Ankaŭ, oni renkontis multe da vojtretistoj, kiuj ne delasas tiri je

onia maniko, oni beberis kontraŭvole, oni trafis en ĉiuspecajn

dilojn, oni je fino sin lasis pripinĉi, kaj tanite ! Ha, piŝte ne ! tio

plu ne okazos al li; li ne intencis lasi sian ostaron ĉe la soberano,

en la kremo de siaj vivjaroj.

Sed post la tagmanĝo, li sin lindigis, eligante kelke da hum! hum!

por pruvi al si mem ke li ankoraŭ posedas firman baloneton. Li

komencis neadi la diboĉon de la antaŭa vespero: estis eble nur

iom da ekbruliĝo. Oni ne plu faras tiaspecajn kia li, fortike

konstruitajn, kun solida pugnego, kiuj kapablas trinki ĉion kion

ili volas, sen palpebrumo. Tiam, la tutan posttagmezon, li vagaĉis

tra la kvartalo. Aŭ, kiam li estis sufiĉe ĝeninta la laboristinojn, lia

edzino donis al li dudek Soldojn, por ke li senkotigu la plankon.

Li foriĝis, iris aĉeti tabakon en , en la

Strato de Fiŝovendistoj, kie li ĝenerale elektis maĉprunon, renkontinte

amikon. Poste, li finis rompante la dudek-soldan moneron

ĉe François, je angulo de la Orgutostrato, kie troveblis

agrabla vino, tute juna, tikla en la gorĝo. Estis vinotrinkuĵo laŭ

malnova stampo, nigra butiko, sub malalta plafono kun fumplena

ejo apude, en kiu oni vendadis supon. Kaj tie li restis ĝis vespero,

ludante por kapromamoj je la turnoludilo; li havis blankan piedon

ĉe François, kiu nepre promesis neniam vidigi la kalkulon al lia

mastrino. Ĉu ne vere ? estas bezone foje tralavi al si la funelon,

por purigi ĝin de la antaŭvesperaj malpuraĵoj. Unu glaso da vino

invitas alian. Li, cetere, kiel fidela drugo, donis eĉ ne fingrofrapeton

al la belsekso, ŝatante rid-amuzon, evidente, kaj ankaŭ

siavice verŝante ion en la kravaton, sed li estis plena je malestimo

por tiuj malpuraĉaj viroj, sorbantaj en alkoholo, kaj kiujn oni

neniam vidis senebriiĝi. Li, li revenis hejmen gaja kaj vigla kiel

birdo !

Prenita el L’assommoir fare de Émile Zola - Éditions Faquelle,

Paris 1877.

La gueule de bois

Le lendemain de culotte, le zingueur avait mal aux cheveux, un mal aux

cheveux terrible qui le tenait tout le jour les crins défrisés, le bec empesté,

la margoulette enflée et de travers. Il se levait tard, secouait ses puces sur

les huit heures seulement, et il crachait, traînaillait dans la boutique, ne se

décidait pas à partir pour le chantier. La journée était encore perdue. Le

183