30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

4.22 Vomkapeco

Naturalismo estis artoskolo, kiu sekvas kaj ekstremigas realismon en la

19-a jarcento de Eŭropo. Ĝi celis esprimi la realan naturon de ĉio, analizante

la ĉirkaŭaĵon laŭ donitaĵoj de la ekzaktaj sciencoj, kaj la homan

internaĵon laŭ tiuj de psikologio. Elvenis percepto pri la homo kaj la

homa socio, determinatan de la medio kaj de la heredeco, pelatan de

malvirtoj kaj pasioj kiuj samtempe turmentas kaj katenas, kaj fine kreas

ĥaoson kaj pereon. Tiu-ĉi stilo estis kompleta opono de la bela kaj

ordoplena klasikismo kun ties alte ŝvebaj literaturo kaj ornamita envortigado;

pro tio ĝi esprimas sin prefere per dialektaj kaj slangaj elementoj.

Centra persono kaj instiganto de tiu skolo estis la franca ĵunalisto kaj

verkisto Émile Zola (1840-1902), aŭtoro precipe de la dudekvoluma

romanaro “Les Rougon-Macquart”, kiu pentras la historion de fikcia

dinastio, jen kun sukcesplena branĉo — kio permesis eksponi la

korupton de gvidantaj socitavoloj — jen kun fiaska branĉo — kio

permesis reliefigi la fiecon kaj malvirtecon de burĝoj kaj proletoj.

Pri tiu-ĉi lasta (grandurba) kasto traktas inter aliaj “l’Assommoir” (La

Trinkuĵo) el kiu mi ĉerpis la postan fragmenton.

182

Coupeau estas kuraĝa kaj laborema tegolisto, kiu riparas tegmentojn.

Unu tagon li glitas de tegmento, falas, kaj iĝas iom kripla. Ek-de tiu

fatala tago li perdas sian energion, migras de unu metio al alia sensukcese,

kaj komencas pli kaj pli pezi sur sia edzino Gervaise

Macquart. Por vivteni sian familion, tiu-ĉi fondas lavejon per pruntita

kapitalo, sed la edzo fordrinkas ĉion kion ŝi sukcesas enspezi. Ambaŭ

rolantoj finas sian vivon kiel plej fiaj kaj aĉaj mizeruloj, Coupeau

freneza kaj Gervaise kiel prostituitino.

En la postmateno de beberado, la plumbisto havis vomkapecon,

teruran vomkapecon, kiu tenis al li dum la tuta tago la perukon

malfrizita, la faŭkon haladza, la tungon ŝvelinta kaj malrekta. Li

ellitiĝis malfrue, deskuis siajn pulojn nur ĉirkaŭ la oka; kaj li

kraĉis, sin trenaĉis en la butiko, ne decidis ekiri al la laborejo. La

taglaboro ja estis perdita. En la mateno, li plendis pri pjernoj de

vato, li taksis sin tro maltaŭga por tiele jaŝrabi, ĉar tio ja nur

kaputigas al oni la sanstaton.

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!