30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

Ankoraŭ kroma faktoro kiu influas la aperon de slangaĵoj, precipe

de ksenismoj (fremdvortaj slangaĵoj), estas apudeco dë kaj

kontakto kün alilingva popolo. Konscio pri ekzisto de alia

idiomo, estu tiu eĉ sen altruda forto, rompas la hermetikan

unuecon inter vorto kaj ideo, nedisigeblaj ĉe homoj de nur unu

lingvo. En konkreta najbareco de fremduloj, de fremda grupo, la

parolanto ekkonscias ke lia lingvo ne estas la lingvo, sed nur

unu lingvo. Tiel li plus aŭ minus facile akceptos kaj kreos,

proporcie al ofteco kaj daŭro de la interrilatoj, ksenismojn. Kaj

kiam la fremda altrudo estas forta, tiam la slango, en formo de

ĵargonaĵoj, infektas eĉ la koineon mem, kiel pruvas la hodiaŭtempa

inundo de anglismoj en multajn lingvojn. [Vd. Ŝuzoj el

Brokantejo 4.23]

La lulilon de slango mi do situigus nek unuflanke en la individuo

sola nek aliflanke en la grupo sola, sed en ilia reciprokaj

interŝanĝoj, analoge al la naskiĝo de fulmotondroj inter kaj el

oponaj elektroŝargoj.

Sed, ĉar tiaj lingvaj interŝanĝoj dependas intens-mezure de

ŝanĝiĝemaj faktoroj moralaj, sociaj, kaj kulturaj — mi jam menciis

la netranĉeblan diskuton sociolingvistikan koncerne al (mal)rapideco

de slanga evoluo — ni devas ankaŭ iom ekzameni la

kulturhistorion ĝenerale; je kio la magreco de miaj amatoraj scioj,

samkiel la malfacileco de esplorado sur internacia nivelo, devigas

min limigi la trarigardon ĉefe al parto de Okcident-Eŭropo,

lasante la ceteron ne plugita.

1.4 Historia Skizo pri ĝia evoluo

Se oni volas rigardi la fenomenon slango en iom pli vasta senco,

do certe ne kiel sekreteman kodon krimulan, tiukaze estas baldaŭ

klare ke ĝi apartenas al ĉiuj tempoj kaj lokoj, kie homa komunumo

sufiĉe organiziĝis por rezultigi sociajn klasnivelojn. Modernaj

lingvistoj do ne hezitas situigi ĝin tre fore en la tempo, ĉar tiele ni

malkovras ĝin en ĉiuj veraj lingvoj, ĉe ĉiuj veraj popoloj, eĉ ĉe

agrokultivaj triboj kaj ĉe nomadoj; kiel en Afriko kaj Azio, tiel en

Eŭropo kaj Ameriko.

Oni detektas ĝiajn spurojn en postlasitaj skribaĵoj de Helenujo kaj

de la Romena Imperio, ĉe Keltoj, Gaŭloj, kaj Vikingoj — la termino

slang supozeble devenas de tiuj-ĉi lastaj. Jam la granda filozofo

18

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!